Home > Pasporta Servo: kutimoj fariĝas reguloj (2006)

Kutimoj fariĝas reguloj (eldono 2006)

Dum la pasintaj naŭ jaroj da kompilado de Pasporta Servo enŝteliĝis kelkaj gravaj kutimoj, kiuj fakte fariĝis reguloj. Urĝas tempo por priskribi ilin.

Ĉiam menciu landon, urbon kaj nomon

Se vi kontaktas la kompilanton, ĉiam menciu almenaŭ tiujn tri informojn. Kun pli ol mil gastigantoj estas tre temporaba eltrovi kiu vi estas per ekz-e nur voknomo aŭ (ŝanĝita) retadreso.

Deviga naskiĝjaro

Ne ĉiu sepdekplusulo sentas sin komforta inter dudekjaruloj, kaj inverse. Mencio de naskiĝjaro estas deviga por eviti malagrablajn surprizojn.

Ne tro longaj rimarkoj

Presado de Pasporta Servo estas multekosta. Pro tio, eblas presigi maksimume 255 signojn (inkl. de spacoj) da rimarkoj por ĉiu gastiganto, ĉar alikaze la adreslibro triobliĝus kaj fariĝus nepagebla. Aldone, la tuta mencio enhavu maksimume 500 signojn.

Nur unu retadreso

Retadresoj ofte longas, kaj okupas multe da spaco. Por same ŝpari paperon, kaj sekve preskostojn, eblas aperigi nur unu retadreson. Krome ne vere necesas, estas ja facile aŭtomate plusendigi inter retadresoj.

Gastigado dum almenaŭ duona jaro

Foje aliĝas gastigantoj kiuj pretas gastigi nur dum limigita periodo, ekz-e nur dum julio-aŭgusto, aŭ nur semajnfine. Certe oni havas bonajn kialojn por tio, sed estas relative multekoste aperigi tiajn gastigo-adresojn en Pasporta Servo. Tial ni prefere akceptas aliĝojn de gastigantoj kiuj povas gastigi dum almenaŭ duono de la jaro. Tio povas esti ekz-e dum aprilo-septembro, sed ankaŭ dum vendredo ĝis inkluzive lundo.

Via hejmpaĝo (TTT-ejo) enhavu informojn en Esperanto por viaj gastoj

Eblas mencii en Pasporta Servo ke vi havas hejmpaĝon. Por ŝpari spacon en la adreslibro, la adreso aperas en la hejmpaĝo de Pasporta Servo. Ne eblas kontroli ĉiujn hejmpaĝojn de ĉiuj gastigantoj, sed se vi mencias ĝin, ĝi estu utila por viaj gastoj:

  • ĝi estu persona: ne organiza aŭ kompania
  • ĝi enhavu informojn en Esperanto pri vi kaj/aŭ via loĝloko
  • ĝi laŭeble enhavu utilajn informojn por viaj gastoj, kiel atingebleco aŭ situo de via hejmo, kunvenoj de loka klubo, interesaj aktivecoj, vidindaĵoj ktp.