Home > Malfermaj alvokoj > Partoprenu la ekeventon en Italio de la projekto pri lingvinstruado helpe de Erasmus+

Malferma alvoko por 3 partoprenontoj: vojaĝu senpage al Norda Italio (ĉirkaŭaĵoj de Trento) kaj partoprenu la ekeventon de la projekto pri lingvinstruado, subtenita de Eŭropa Unio kadre de la programo Erasmus+!

Ĉu vi estas aktivulo kiu instruas Esperanton aŭ aliajn lingvojn? Venu al Trento por kontribui al la kreado de altnivela laborplano por la venonta projekto Erasmus+ pri lingvinstruado!

Vi havos la eblon renkontiĝi kun alilandaj instruistoj kaj spertuloj kaj kune kun ili difini la laboron kaj celojn de la projekto. La bunteco de la partoprenontoj kaj partneraj landoj – Ĉeĥio, Nederlando, Germanio, Francio kaj Italio – zorgos por la internacia kaj junulara etoso de la evento.

La renkontiĝo estos organizita de la junuloj de la Trentina Esperantista Asocio (AET) kune kun la kunordiganto de la projekto, la Ĉeĥa Esperanto-Junularo (ĈEJ), de la 6-a ĝis la 8-a de oktobro en Trentino (Norda Italio).

Por partopreni, vi devas vojaĝi de 2 partneraj landoj (1 homo el Nederlando nome de TEJO kaj 2 homoj el Germanio nome de GEJ, la Germana Esperanto-Junularo). Via civitaneco ne gravas. Nome de ambaŭ organizoj, ni petas vin montri aktivan kaj respondecan partoprenon.

La projekto kovros viajn manĝ- kaj loĝkostojn surloke. Vojaĝkostoj devas esti aprobitaj unue de la kasisto antaŭ aĉetado kaj ĝia repago okazos tuj post la evento.

Elekto okazos surbaze de la jenaj kriterioj:

  • Sufiĉa lingvonivelo de Esperanto
  • Sperto pri instruado de Esperanto kaj/aŭ aliaj lingvoj
  • Intenco reprezenti TEJO-n kaj/aŭ GEJ-n dum la ekevento kaj komuniki kun la rilata estraro antaŭ/dum/post ĝi
  • Emo okupiĝi longdaŭre pri la projekto aŭ efika transdono al alia respondeculo kaj al la estraroj de TEJO kaj GEJ post la evento

Elektitaj kandidatoj el Germanio devas membriĝi en GEJ por 2017 (se oni aĝas malpli ol 27) aŭ iĝi patrono (por partoprenontoj inter 27 kaj 35). Krome, ĉiuj elektitaj kandidatoj, kiuj ne estas individuaj membroj de TEJO, devos membriĝi en ĝi por 2017.

Bonvolu sendi vian kandidatiĝon ĝis la 18-a de septembro plenigante la sekvan formularon. Bonvolu ankaŭ sendi vian vivresumon kaj eventuale dokumentojn pri viaj esperantaj agadoj al projektoj@tejo.org 

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.