Home > Aliaj > Partoprenu konkurson por la emblemo de IJK 2016

Loka Kongresa Komitato (LKK) de la 72-a IJK nome de Pola Esperanto-Junularo (Polska Młodzież Esperancka) plilongigas konkurson pri la emblemo de la 72-a Internacia Junulara Kongreso de TEJO (IJK) en Vroclavo, kiu okazos inter 16-a kaj 23-a de julio 2016.

Pro malmultaj proponoj kiuj venis ni decidis plilongigi la konkurson. Kiel antaŭe, ĉiu persono estas invitata ellabori kaj submeti sia(j)n propono(j)n por la emblemo de la aranĝo. Unu elektota propono havas ŝancon fariĝi la oficiala emblemo de la 72-a IJK kaj ties aŭtoro ricevi premion de senpaga partopreno en la 72-a IJK (t.e. antaŭpago, programkotizo, loĝado en amasloĝejo, manĝado). La proponoj estas liverendaj ĝis la 10-a de julio 2015.

Ni decidis ankaŭ iomete ŝanĝi regulojn de la konkurso. Se vi havas bonan ideon por la emblemo, sed vi ne kapablas fake tion realigi – vi povas submeti nur skemon/desegnaĵon. Submetitaj skemoj estos publikigitaj (dum la konkurs), por inspiri aliulojn. Se la skemo estos uzita por realigi finan emblemon – ties aŭtoro ricevos duonon de la premio. Persono, kiu realigos finan emblemon surbaze de ies ideo ricevos ankaŭ duonon de la premio.

Organizaj kondiĉoj:

  • Ĉiu persono povas partopreni la konkurson.
  • Ĉiu konkursanto povas submeti maksimume po 3 proponojn.
  • Ĉiu submetita propono devas esti propra verko de la konkursanto.
  • Per submeto de sia propono konkursanto konsentas transdoni ĉiujn rajtojn por uzi ĝin al Pola Esperanto-Junularo.
  • La venkinta propono estos elektita fare de la LKK, kiu konservas por si la rajton ne elekti ajnan el la ricevitaj proponoj.
  • La limdato por liveri proponojn estas 24:00 la 10-a de julio 2015 laŭ UTC.
  • Por submeti proponojn necesas sendi ilin retpoŝte al la retadreso ijk2016 ĉe tejo.org kun etikedo [emblemo] en temo, aŭ sendi ligilon al la dosieroj (uzante ekzemple google drive, dropbox ks.).
  • Rezultoj de la konkurso estos anoncita ĉe http://ijk2016.tejo.org kaj per aliaj taŭgaj kanaloj.

Teĥnikaj kondiĉoj – finaj realigoj:

  • Ĉiu propono estas liverenda en plenkolora versio (prefere ĝis 4 koloroj, taŭga por diversaj fonoj), prefere ankaŭ kun nigra-blanka / griza versio.
  • Ĉiu propono estas liverenda en formo de komputila dosiero, en vektora formato SVG aŭ en vektora formato de Adobe Illustrator, Corel Draw ks. (tiam bv. anonci ankaŭ nomon kaj version de la uzita programo kaj liveri liston de uzitaj tiparoj).

Teĥnikaj kondiĉoj – skemoj/ideoj:

  • Akceptotaj estas skanaĵoj, desegnaĵoj ktp en popularaj formatoj (ekz. png, jpg).

Enhavaj sugestoj:

  • plej preferata estos propono, kiu sprite kunigos la temon #aktivado (priskribo ĉi-sube) kaj la urbon,
  • tamen pli preferata estos propono prezentata la temon ol la urbon.

#aktivado (temo de la IJK)

Por la IJK 2016 en Vroclavo ni ŝatus proponi al vi temon dediĉitan al reta aktivado de neregistaraj organizoj. Ni planas okazigi programerojn en kiuj oni povas konatiĝi kun la ebloj kaj ankaŭ lerni kiel uzi ilin. La temo estos traktata plurflanke. Temos interalie pri:

  • Komunikado (iloj kaj strategioj de komunikado, kiel konstrui komunumon, mezurado de efikoj)
  • Teamlaboro (iloj kaj manieroj de kunlaboro, strukturigado)
  • Reta ĉeesto (modernaj retpaĝoj, poŝtelefonaj aplikaĵoj, retaj grafikaĵoj)
  • Edukado (iloj kaj manieroj de reta trejnado)
  • Monakirado (amasfinancado, kaj aliaj manieroj sukcese akiri monrimedojn en reto)
  • Sekureco (kiel sekure uzi retajn ilojn, kiel stoki kaj administri datumojn)

Ĝeneralaj sugestoj pri elementoj utiligeblaj en la proponoj:

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.