Home > Malfermaj alvokoj > Partoprenu en renkontiĝo kiel reprezentanto de TEJO!

Ĉu vi estas elstara estro en via komuno aĝante inter 18 kaj 30 kaj faras grandan laboron por la komuno (preferinde ankaŭ por Esperantujo)? Se la respondo estas jes, vi estas ege bona kandidato por partopreni senpage en “One Young World Summit” (Unu juna mondo simpozio), kiu okazos en Tajlando de la 17-a ĝis la 20-a de novembro 2015. Vi devas ankaŭ bone regi la anglan kaj ĉi-foje la organizantoj preferas partoprenantojn el la sube listigitaj landoj, ĉar homoj el tiuj landoj estas ofte malpli reprezentataj en tiaj kunvenoj. La kostoj estos repagitaj.

Do, se vi interesiĝas, sendu retmesaĝon al ker@tejo.org antaŭ la 15-a de majo 2015, dirante kial vi estas bona kandidato kaj kiujn lingvojn vi regas. Vi devas ankaŭ esti disponebla por fari retan trejnadon pri eksteraj rilatoj, aldone dum 10–20 horoj pretiĝi al la renkontiĝo kaj post ĝi verki raporton por TEJO.

Preferataj devenlandoj por la kunveno:

Albanio, Alĝerio, Andoro,  Antigvo kaj Barbudo, Armenio, Azerbajĝano, Barbado, Belorusio, Belizo, Benino, Birmo, Bocvano, Bolivio, Bosnio kaj Hercegovino, Brunejo, Bulgario, Burkino, Burundo, Ĉado, Ĉeĥio, Ĉilio, Danio, Dominika Respubliko, Dominiko, Ebur-Bordo, Ekvatora Gvineo, Eritreo, Fiĝio, Finnlando, Gabono, Gambio, Grenado, Gujano, Gvatemalo, Gvineo, Gvineo-Bisaŭo, Ĝibutio, Haitio, Hungario, Irano, Islando, Jamajko, Jemeno, Jordanio, Kaboverdo, Kamboĝo, Kameruno, Kartvelio, Kataro, Kipro, Kirgizio, Kiribato, Komoroj, Kongo (Dem. Resp.), Kongo (Resp.), Kosovo, Kostariko, Kroatio, Kubo, Laoso, Latvio, Lesoto, Liberio, Libio, Litovio, Luksemburgo, Madagaskaro, Makedonio, Maldivoj, Malto, Marŝaloj, Maŭritanio, Mikronezio, Moldavio, Monako, Mongolio, Montenegro, Nauro, Nepalo, Niĝero, Nikaragvo, Nord-Koreio, Omano, Orienta Timoro, Palestina Teritorio, Palaŭo, Papuo-Nov-Gvineo, Paragvajo, Portugalio, Ruando, Rumanio, Salomonoj, Salvadoro, Samoo, Sankta Kristofo kaj Neviso, Sankta Lucio, Sankta Vincento kaj Grenadinoj, Sanmarino, Santomeo kaj Principeo, Sejŝeloj, Senegalo, Serbio, Sieraleono, Sirio, Slovakio, Slovenio,  Sud-Koreio, Suda Sudano, Sudano, Taĝikio, Tajvano, Togolando, Tongo, Tunizio, Turkmenio, Tuvalo, Uzbekio, Vanuatuo, Vatikano, Vjetnamio

Foto: One Young World

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.