Home > Aliaj > Olga Shiliaeva, nova komisiito pri Scienca kaj Faka Agado

Kun granda ĝojo ni povas anonci ke ni havas novan komisiiton pri Scienca kaj Faka Agado: Olga Shiliaeva!

Olga prezentas sin:

Mi estas Olga Shiliaeva, esperantistino el Rusio. Laŭ profesio – ekonomiisto kaj instruisto en universitato. En 2012-2014 mi estis komitatano A de TEJO por Rusio, en 2014-2015 – komitatano B. En Esperantujo mi multe okupiĝas pri verkado. Mi estas konstanta kunlaboranto de la revuo Kontakto, verkas kontribuojn por Esperanto kaj Beletra Almanako. Aktiva membro de Ural-Siberia Movado.

Mia celo estas per helpo de la Komisiono pri Scienca kaj Faka agado organizi favoran medion en Esperantujo por komunikado kaj ideo-interŝanĝoj inter junaj scienculoj.

Mi ŝatas:
– lingvojn – kaj en 2012 dum IJK en Hanojo mi organizis lingvan festivalon;
– filmarton – kaj en 2013 muntis filmon por la konkurso Esperanto-125, gajninte la 4-an lokon; en 2014 sendis film-kontribuon al la konkurso de Ĉina radio internacia “Teo kaj Amo” kaj gajnis la duan premion; nuntempe mi estas kunlaboranto en “Teo kaj Amo”.
– poezion – kaj en 2014 dum IJK en Fortalezo aranĝis “Ĉambron de l’poetoj”;
– instrui – kaj faras tion en universitato; en Fortalezo kadre de IJK-70 gvidis AMO-trejnadon (tempmastrumado, projektmastrumado, oratora arto, gvidado de diskutoj);
– sciencon – kaj skribas sciencverkojn pri ekonomio, tradukas miajn ekonomiajn artikolojn en Esperanton.

En 2014 mi gajnis la konkurson “Partoprenu IJK-n” kaj senpage vojaĝis al IJK-70 en Fortalezo kaj UK-99 en Bonaero. En Jekaterinburgo (2012) kaj Bonaero (2014) mi trapasis KER-ekzamenon, skriban kaj parolan, nivelo C1.

Kiel universitata instruisto mi ne povas preteratenti sciencon. Mia celo estas per helpo de la Komisiono pri Scienca kaj Faka agado organizi favoran medion en Esperantujo por komunikado kaj ideo-interŝanĝoj inter junaj scienculoj.

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.