Home > Intervjuoj > Nia nova Eksterrilata Oficisto Quentin Weber-Seban

Ekkonu nian novan Eksterrilatan Oficiston, Quentin Weber-Seban (Kventino)!
Por kontakti lin: kventino@tejo.org

El kiu lando vi estas?
El Francio, kvankam mi loĝis en Germanio kaj Nederlando.

Kion vi faras en via eksterEsperantuja vivo, rilate al studoj kaj laboro?
Mi parttempe laboras kiel projektmastrumanto por iu regiona unio de sociaj kaj “medikosociaj” neprofitcelaj organizoj. Tio estas, tiuj organizoj agas por handikapuloj, maljunuloj (inter alie dependaj), infanoj kiuj ne povas resti kun iliaj gepatroj, aŭ por aliaj ekskluditaj homoj, kaj mi ene de la unia strukturo helpas ilin plibonigi tiun servon, per konkretaj projektoj kiel iu interasocia reto kontraŭ socia ekskludo, aŭ helpante ilin trovi civitservantojn. Dum la resto de mia labortempo, mi nun laboras enesperantuje!

Rakontu pri viaj taskoj kaj pri kio vi okupiĝos en TEJO.
Mi estas la nova KER-oficisto de TEJO. KER signifas Komisiono pri Eksteraj Rilatoj. Ĝia celo estas pliaktivigi TEJO-aktivulojn eksterEsperantuje. Kompreneble, grava tasko de TEJO estas vivigi la (junularan) E-movadon, sed ni ankaŭ devas montriĝi ekster la movado, por du ĉefaj kialoj:

– tiel ni povas montri ke ni estas viva komunumo kunigita de la internacia lingvo, ke ĝi funkcias, kaj eĉ eble ni povas tiel pligrandigi la komunumon;

– nur ekster Esperantujo eblas atingi niajn politikajn celojn, tio estas plibonigo de la internacia kaj interkultura komunikado iu flanke, protekto de lingvaj rajtoj kaj minoritatoj aliflanke; ni do publikigas tekstojn pri tiuj lingvaj temoj.

Tiu komisiono sufiĉe bone funkcias, kun multaj volontulaj aktivuloj, tiel ke ni ne ĉiam (kon)scias kiu daŭre aktivas, kie, kiu priinteresiĝas, kiu faris kion kie pasintece, kaj tiel plu. Plie, ĉiam estas risko ke post ŝanĝo je Estraro, tiuj konoj malaperas.

Mi do havos du ĉefajn taskojn:

– kunordigi la tuttagan laboron ene de la komisiono, priatent(ig)i limdatojn kaj gravajn tekstojn, pretigi la partoprenon de TEJO al ekstermovadaj eventojn, kunredakti (lingvo-)politikajn tekstojn, eventuale mem partopreni eventojn, kaj tiel plu

– kunordigi la pli longtempan laboron, ekzemple per komuna raportujo, estigo de grupetoj en specifaj urboj gravaj por internacia politikumado, ĝenerala kaj facile legebla priskribo de KER kaj ĝiaj atingoj, kaj tiel plu.

Kiuj estas viaj celoj kaj viaj esperoj pri via laboro?
Miaj celoj estas kunordigi kaj parte “profesiigi” la laboron de KER kaj de TEJO rilate al eksterEsperantujo. Ni jam faras ege bonan laboron, kaj agnoskitan tiel de niaj partneroj, sed ni havas ĉefe volontulojn, kiuj kompreneble nur povas aktivi dum ilia libera tempo.
Tial mi vere esperas ke, je la fino de mia laboro, KER ne nur estos farinta multajn aĵojn, sed ankaŭ ke mi estos disponiginta ĉiujn ilojn por ke postaj aktivuloj sciu kio estas KER, kio estis farita kaj farata kiam, kie kaj de kiu, kaj kiel daŭrigi la bonan laboron.

En kiuj Esperanto-organizaĵoj vi membras?
Mi membras en TEJO kiel dumviva membro, kaj en JEFO, la Junulara Esperanta Franca Organizo. 

Viaj ĝisnunaj esperantaj aktivaĵoj?
Mi komencis aktivi en JEFO, unue kiel simpla membro, poste en la Estraro, inter alie kiel kasisto de 2008 ĝis 2014.
Tra JEFO, mi ankaŭ iĝis Komitatano A kaj ekaktivis en la komisiono por eksteraj rilatoj. Tie, mi interalie partoprenis la FoJE-laborgrupon pri volontulado, kiu kunverkis Ĉarton pri tiu temo. Mi estis TEJO-volontulo en la roterdama Centra Oficejo dum unu jaro (2012-2013). Post mia diplomiĝo (en politika scienco/eŭropaj studoj) en 2014, mi malpli aktivis en la movado, kvankam mi daŭre estas Esperantisto

Kion signifas por vi esti esperantisto?
Por mi esti esperantisto estas unue paroli la lingvon internacian, uzi ĝin kun aliaj homoj kaj emi plivastigi ĝin.
Esperantisto ne nur parolas Esperanton, li aŭ ŝi ankaŭ pensas ke la nuna internacia situacio estas lingve maljusta kaj ke indas ŝanĝi tion interalie klarigante kiel Esperanto estas parto de la solvo.

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.