Home > Aliaj > Mounir Abjiou: la nova oficisto

La Estraro de TEJO faris la elekton de la nova oficisto. Mounir Abjiou, 23-jaraĝa esperantisto el Maroko. Li povas esti konata al multaj membroj kaj kunlaborantoj, ĉar li estis volontulo de TEJO.

Ĝis nun la organizaĵo havis nur unu duontempan oficiston. En la jaroj 2011–2014 tiu dungito estis Manuela Ronco, kiu laboris el sia hejmo en Italio. Post la fino de ŝia deĵorado sentiĝis manko de homforto kaj la laboro ne povis iri tiel glate kiel antaŭe. TEJO denove povas dungi oficiston danke al la administra subvencio de Eŭropa Unio.

En la malferma konkurso prezentis sin ok kandidatoj – sep viroj kaj unu virino. Ses kandidatoj estis TEJO-aĝaj. La estraranoj intervjuis per Skajpo sep el la kandidatoj kaj fine decidis elekti Mounir Abjiou. – Mi ĉiam estis scivola pri aliaj kulturoj kaj lingvoj – rakontas la novelektito. – Mi naskiĝis kaj loĝis en Tanĝero, urbo kiu troviĝas en la Ĝibraltara markolo, kultur-riĉa spaco inter du kontinentoj kaj mondoj. Mi lernis Esperanton post scii pri ĝi en la hejmpaĝo de Google kaj post kelkaj monatoj mi jam ekrenkontiĝis kun esperantistoj vojaĝante tra, aŭ ĉefe ekster, Maroko.

La nova oficisto de TEJO estas magistro pri turismo. – Fakte tiam mi neniam pensis uzi Esperanton profesie sed tiu ideo ege interesis min post mia volontulado kun TEJO kaj nun mi havas postenon kiu ne nur kontribuos al la asocio sed ankaŭ al mia estonteca kariero.

Ekde la komenco de 2016 en la Centra Oficejo laboros du plentempaj volontuloj, kiuj kunlaboros kun la oficisto kaj respondecos antaŭ li pri siaj taskoj. Plie, al la stabo aliĝos dua oficisto: el la ceteraj kandidatoj la Estraro decidis pri la du plej bonaj kaj la finan elekton inter ili faros la Komitato de TEJO.

2 Comments, RSS

  • Sinjoro ENG

    says on:
    merkredo merkredo 2- 02UTC Decembro 2015 at 22:54

    Gratulojn. Mi deziras, ke TEJO povas eltiri el UEA kaj vivas sendependa. De tiu, TEJO povas fari pli bone. Ne certe devu organizi IJK ĉiuj jaroj, malŝparas tempon kaj monon. Uzas la monon por organizi kunsidojn kun NROj kaj rememorigas ilin por respekti Uneskan rezolucion 1985 ĝis la fina venko.

    Subtenu sklotan movadon, pli multaj gejunuloj estas en skolta movado. La aĝoj de skoltoj estas limigita, poste 25 jaraj, la vivo de skolto estas finigi, sed ili povas daŭri iliajn amojn de skoltoj en Esperanto-skolto. Daŭras la amon de skolto, daŭras la vivon de Esperanto.

  • Emilo Mas

    says on:
    lundo lundo 25- 25UTC Aprilo 2016 at 08:16

    Mi gratulas Mounir, kaj mi ghojas pri lia elekto. Mi instruis matematikojn en Maroko, , de 1963 ghis 19756chefe en Inezgane.
    Mi esperantighis en 1975, kaj tuj instruis espetanton al dekoj de mija lernantoj, unue en la liceo de Inezgane, kaj post opozicio de iaj profesoroj pri la araba lingvo, en mia hejmo . Iu Hassan el Oisly sukcesis akiri la kapableculan ekzamenon, , poste ricevis plurajn samideanojn, sed chesis pro policaj intervenoj . Eble restas kelkaj eks-lernantoj pri esperanto en la regiono de Inezgane…Amike. Emilo Mas

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.