Home > Aliaj > Malferma alvoko: TEJO serĉas retejan kreanton

TEJO nuntempe organizas vastan programon inter Afriko kaj Eŭropo. Ĝi videblas tra la IJK kiu okazos en Togolando sed ankaŭ tra iu interŝanĝa programo: la AEJK-projekto.

TEJO volas komuniki pri tiu bela projekto, dividita en 4 renkontiĝoj, ebligante esperantistoj el Eŭropo kaj Afriko konatiĝi kaj ekkoni novan kontinenton. Ĝia temo estas trejnado de trejnistoj kaj ĝi rezultos el kreado de telefona aplikaĵo pri trejnado. Aldone, TEJO deziras krei retejon por prezenti la projekton sed ankaŭ ĝiajn rezultojn: elŝulto de la aplikaĵon aŭ havi similan enhavon interrete. Krome la retejo devas esti ligita al la retejo de la IJK, kaj alogi pri ĝi.

Ni havas buĝeton de 3000€ por la kreado de la retejo.

Ĉu vi interesiĝas?

Prezentu vian kandidatiĝon ĝis la 22-a de decembro 2016  kun vivresumo, motivletero kaj ekzemploj de viaj kapabloj rilate al kreado de retejo al aejk.oficejo@tejo.org. Vi ricevos konfirman mesaĝon; se vi ne ricevis ene de 2 tagoj ĝin, resendu vian mesaĝon al oficejo@tejo.org.

La ĉefa laboro komencos en februaro. Se vi volas pli da informoj, ne hezitu demandi al aejk.oficejo@tejo.org.

Kondiĉoj por rajti kandidatiĝi:

  • Havi sperton pri kreado de retejo
  • Kapablo krei plurlingvan retejon
  • Ni atendas ne nur teknikajn kapablojn sed ankaŭ komunikajn, grafikajn kaj skribajn kapablojn por kreado de tuta retejo.
  • Paroli Esperanton almenaŭ je B2-nivelo.
  • Proponi ideojn, helpi al la organizantoj kaj partoprenantoj decidi pri la enhavo.
  • Esti preta kunlabori kun la respondeculoj de la AEJK-projekto.
  • Kapablo fakturi la retejkreadon.
  • Estus pluso povi renkontiĝi dum la IJF-renkontiĝo (12-18 Aprilo, en Castione della Presolana, Italio) aŭ dum la  IJK (5-12 Aŭgusto, en Aneho, Togolando)

Al taskoj apartenos:

  • Kreado de retejo funkcianta.

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.