Home > Malfermaj alvokoj > Landa Organizanto de Pasporta Servo

Priskribo:
Sub respondeco de PS-teamo, landaj organizantoj partoprenas en la kreo de la adreslibro de Pasporta Servo kaj respondecas pri akurateco de la datenoj de siaj samlandanoj. Ŝi/li kontrolas la datenojn por ke ĝi kongruu kun la necesa formato de la libro kaj kutimoj de la lando, kontaktas la gastigantojn, varbas novajn kaj reklamas por pasporta servo, kolektas kaj plusendas necesajn informojn por kompilo de la libro.

Postuloj:
La Landa Organizanto prefereble bone konas la gastigantaron de sia propra lando, konas necesajn detalojn de sia lando (rilate al nomoj, telefonnumeroj, adresoj, ktp), kaj bone konas pasportan servon mem, sen necese esti nun gastiganto aŭ gasto. Membreco en pasportaservo.org (senpaga) estas bonvena kaj multe faciligos la taskon. Scipovo uzi komputilon kaj interreton estas ankaŭ preferata, Tamen solvoj estos trovataj por homoj kiuj ne kutimas kun komputilo. Ŝi/li scipovas Esperanton sufiĉe bone por labori.

Daŭro:
Ekde nun ĝis marto po 0-2 horoj tage, milda aktiveco dum la cetero de la jaro bonvenas

Kontaktu:
pasportaservo@tejo.org

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.