Home > Aliaj > Kreskigu vian organizon, aliĝu al la sekva projekto de TEJO!

Vi probable iam vidis ke ni publikigas malfermajn alvokojn por serĉi homojn kiuj senpage vojaĝu al Esperanto-aranĝoj kaj estu trejnitaj pri specifaj temoj. Tiuj eventoj estas subvenciitaj de Eŭropa Unio per Erasmus+, programo kiun ni de jaroj uzas ĉar ni kunigas asociojn por prezenti projektojn.

Ni nun proponas al vi aliĝi al prezentota projekto pri Organiza Disvolviĝo, kiu daŭros proksimume unu jaron post la aprobo. Konkrete estos kvar trejnadoj: strategia planado, projektmastrumado, eksteraj rilatoj / advocacy, kaj kongresoj.

Se vi ŝatus ke homoj el via lando havu la ŝancon trejniĝi, transdoni spertojn kaj kunlabori pri la kreado de materialoj pri la menciitaj temoj, kontaktu nin. Vi povas esti loka, regiona, nacia aŭ internacia organizo, kutime via agadteritorio devas esti ene de Eŭropa Unio (vidu la liston), kaj vi povas ne esti junulara organizo tamen strebi vojaĝigi junulojn.

Jen ni listigas kelkajn profitojn por viaj membroj kaj asocio:

  • Lerni kiel pli efike agadi pri fundamentaj temoj de nia movado.
  • Vojaĝigi homojn al Esperanto-renkontiĝoj. Tio estas oportuno por motivigi novajn lernantojn kaj eblo koni junajn esperantistojn el tre malsamaj landoj.
  • Dum la eventoj okazos profesiaj seminarioj pri tre diversaj temoj, kiujn ni decidas surbaze de viaj necesoj kaj ideoj. Oni trejnos vin por kapabligi vin por via agado en la movado, sed ĝi ankaŭ utilos por via profesia vivo.
  • Vi povos doni plian servon (por kiu vi povus postuli aliĝon al via organizo) kaj montros kial asocio estas grava kaj necesa por la antaŭenirigo de la movado.
  • Tiom interesa sperto ebligos reklami la lingvon kaj ĝian utilon eĉ en naciaj amaskomunikiloj.
  • Fine de la projekto, la restanta mono dividiĝos inter la partneroj, kiu reprezentos rektan gajnon por via asocio kaj viaj projektoj.

Bonvolu indiki al ni vian interesiĝon ĝis la 19-a 25-a de septembro; por respondi al viaj demandoj kaj sendi al vi pli da informoj: projektoj@tejo.org

 

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.