Home > Aliaj > Konkurso por partopreni la 35an Komunan Seminarion

Komuna Seminario estas la plej granda kaj grava junulara Esperanta evento en Azio. En 2016, la 35a KS okazos ekde la 2a ĝis la 5a de Decembro en Japania urbo Kioto sub kunlaboro de VEJO, JEJ, KEJ, ĈJEA kaj vi povas ricevi monhelpon por partopreni ĝin per kandidatiĝo al la konkurso organizata de Komisiono de Azio (KAJ) kaj TEJO.

Per la konkurso eblas peti monon por parte kovri vojaĝkostojn (laŭ la plej malmultekosta maniero), la loĝadon kaj la programkotizon. Ni pritraktos la kandidatiĝojn kaj anoncos al gajnantoj ĝis la 15a de Septembro.

Tamen estas nepraj kondiĉoj por kandidatiĝi:

  • vi aĝas sub 30 jarojn;
  • vi venas el Azia lando;
  • vi pretas ricevi kaj realigi taskojn dum KS; kaj
  • vi skribos raporton post via vojaĝo.

Por partopreni vi devas verki prezentleteron, en kiu skribu pri:

  • vi mem kaj via agado en via lando;
  • via intenco kaj estonta kontribuo al movado;
  • via financa plano: Ni volus scii pri kiom da monon vi bezonas por vojaĝokosto, por partopreno… Ĉu vi jam ricevas subvencion de via landa asocio aŭ aliaj organizoj por partopreni al KS. Kaj kiom vi ankoraŭ bezonas?

Noto: La sumo estas limigita, do ni ŝatus dividi ĝin por helpi al plej eble multaj junuloj, do havu saĝan financplanon.

Bv sendi vian kandidatiĝon al komuna.seminario.subvencio@gmail.com
La limdato estas la 30a de Aŭgusto.

Fot. ĉefa kaj kapa 663highland, GFDL / CC BY 2.5

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.