Home > Aliaj > Datreveno de Esperanto: antaŭ 130 jaroj aperis la Unua Libro

Ni festu la datrevenon de Esperanto!
La 26-an de julio 1887, antaŭ 130 jaroj, aperis la unua, 42-paĝa ruslingva lernolibro de la Lingvo Internacia. Ĝin verkis L. L. Zamenhof sub la pseŭdonimo D-ro Esperanto.
La originala nomo de la verko estas “Internacia lingvo. Antaŭparolo kaj plena lernolibro”, sed en priskriboj de la historio de Esperanto oni kutime nomas ĝin “Unua Libro”. Antaŭ la fino de 1887 la libro aperis ankaŭ en la pola, germana kaj franca.

Represa eldono en PDF kun vortaro (en la rusa): http://bit.ly/2eN2sem
Angla traduko fare de R.H. Geoghegan, 1889: http://bit.ly/2trvzqz
Elŝutebla kopio en la franca lingvo: http://bit.ly/2tJ4YZQ

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.