Home > Aliaj > Arina en Afriko! (parto du)

Arina revenis de Afriko, kaj tiu ĉi rapida intervjuo estas la dua parto de nia serio pri la AEJK-projekto de TEJO. Se vi ankoraŭ ne legis la unuan parton de la intervjuo, kiun ni pretigis antaŭ la vojaĝo, tiam vi povas legi ĝin ĉi tie. Intertempe aperis ankaŭ la raporto pri la unua renkontiĝo, kie vi povas legi pliajn detalojn. Dankon por la kontribuo al Łukasz Żebrowski. Sed nun, reen al Arina, pri ŝiaj personaj impresoj demandis ni.

TEJO (intervjuas Stela): Kiuj estis viaj unuaj impresoj alvenante al Benino kaj Togolando?

Arina Osipova, ĝenerala sekretario de TEJO: Antaŭ la vojaĝo mi havis ege miksitajn sentojn: estis timo kaj scivolemo samtempe. Mi neniam estis en Afriko kaj imagis la vivon tie nur laŭ fotoj de la reto aŭ de la televido. Elirante de la aviadilo, tuj senteblas, ke vi venis al alia loko – estis tre varmege kaj humide, kvazaŭ iu vaporejo. Tamen indas rimarki, ke la vetero entute estis bona. Mi ne dirus, ke ni suferus pro la varmeco (apenaŭ iam estis pli ol +30), kelkfoje eĉ pluvis kaj sufiĉe proksima oceano donacis al ni agrablan vesperan venton. Do mi tre ŝatis la veteron.

Mi bedaŭrinde estis en Togolando nur unu tagon kaj en Benino ni ĉiam estis okupitaj pro la AEJK, tial mi ne havis ŝancon bone konantiĝi kun ambaŭ landoj kaj kompari ilin. Sed mi havas bonajn impresojnl aŭ tio, kion mi vidis: estis ĉiam tre helpemaj kaj ridetemaj homoj. Nek unu fojon mi sentis danĝeron aŭ malkomforton promenante. Mi ege ŝatis la kulturon kaj ritojn de Afriko. Mi certas, ke estas tiu mondo, kien mi volonte revenus kaj eĉ povus vivi tie 🙂

TEJO: Kiel pasis la trejnado?

Arina: Do fakte trejnado ne estas la plej taŭga vorto por tiu evento. Oni kutime nomis tion la unua renkontiĝo de AEJK. Tamen dum la unuaj du tagoj okazis trejnado pri organizado de IJK, kiun ĉefe partoprenis gejunuloj de JOTE kaj BOJE. Mi mem ne sukcesis observi ĝin plene pro aliaj multaj taskoj, sed mi scias, ke ĉiuj estis kontentaj kaj la trejnado estis utila.

Poste komenciĝis la unua renkontiĝo de la projekto AEJK. Estis vere intensaj tagoj, dum kiuj ni multe diskutis pri niaj landaj asocioj, provis kompreni kaj pricezigi niajn ontajn paŝojn rilate al la projekto. Mi partoprenis la projekton ne kiel organizanto, sed kiel partoprenanto de TEJO.

hararo

Rezulto de vizito ĉe loka frizisto fonto: fb de Arina (kun permeso)

TEJO: Ĉu estis ia surprizo, kultura diferenco kiu estis amuza?

Arina: Ni certe ĉiuj multe babilis kun niaj afrikaj amikoj kaj ĉiam estis interese ion ekscii, ĉar ni vere havas diversan vivon kaj havas diversajn prioritatojn. Pri amuzaĵoj… Nu ekzemple, dum renkontiĝo kun JOTE en Lomeo (Togolando) mi rakontis, ke mi estas el Siberio (kio certe estas fino de la mondo), montris kelkajn vintrajn fotojn. Klaras, ke neniu tie iam ajn vidis neĝon kaj por ili estas ŝoko, kiel eblas tion travivi. Kaj mi ricevis amuzan demandon: kiamaniere ni semas vintre, se estas TIOM da neĝo? Mi respondis, ke ni ne semas. Kaj poste venis alia demando: sed kion vi manĝas tiukaze? 🙂 Do por mi tio estas bona ekzemplo de kultura difirenco.

TEJO: Kion vi lernis dum via restado pri TEJO, kion vi ne sciis antaŭe?

Arina: Pri TEJO mi eksciis neniujn novaĵojn 🙂 sed estis ege grave por mi vidi Landajn Sekciojn el Afriko. Tio estis interese kaj grave ankaŭ pro mia rolo kiel ĝen-sek. Mi multe komunikis kun la komitatanoj el Afriko. Nun estis mirinda ebleco vidi ilin. Kaj certe estis multe da infomo pri kiel funkcias Esperanto-movado en Afriko. Dum la projekto ni priparolis niajn organizojn: estis diskutoj pri niaj fortaj/malfortaj flankoj, pri niaj defioj, kiel batali kontraŭ malfacilaĵoj. Kaj ni provis iel helpi unu al la alian trovi taŭgan solvon por ĉiu defio. Tio estas grava kaj ege necesa.

TEJO: Kia estas la ejo de la IJK?

Arina: La ejo por la IJK estas tute taŭga por nia kongreso. Tio estas bona lernejo kun sufiĉe da spaco por diversaj programeroj kaj por ripozi. Mi nun finpretigas la raporton kaj baldaŭ aperos pli detalaj informoj pri la ejo ankaŭ kun fotoj por bone prezenti ĝin al vi.

manoj

Manoj de sekretarioj de TEJO kaj JOTE fonto: fb de Arina (kun permeso)

TEJO: Kiuj estas viaj sekvaj taskoj?

Arina: Mi nun provas ĉefe koncentriĝi pri la organizado de la IJK. Kaj nia projekto ege helpis pri tio, ĉar mi sukcesis persone konatiĝi kun JOTE-anoj, kun la lerneja direktoro, kaj vidi la lokon por la IJK. Tio vere plifaciligas la nunan laboron nun.

TEJO: Ni deziras al vi bonan laboron kaj ni atendas pliajn novaĵojn kaj detalojn pri la unua IJK en Afriko!

La detaloj pri IJK en Aneho aperos en nia retejo en la sekvaj semajnoj dank’ al la freŝaj spertoj kaj personaj kontaktoj de la unua renkontiĝo en Kotonuo, Benino. La sekva artikolo en la temo de la AEJK-projekto ni intervjuos Pierre Vittet, kiu estas la kunordiganto de la Afrika Eŭropa Junulara Kapabligo. Ni demandos lin pri la sekvaj paŝoj kaj pri kiel aliĝi al la projekto.

2 Comments, RSS

  • Espero Joseph

    says on:
    vendredo vendredo 27- 27UTC Januaro 2023 at 16:34

    Kio kaj vi progress Esperanto lingvo en mia Tazanio lando?

  • Espero Joseph

    says on:
    vendredo vendredo 27- 27UTC Januaro 2023 at 16:37

    Kia kaj vi progress Esperanto lingvo en via urbo?

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.