Home > Aliaj > Anonco: nova komisiito pri Landa Agado en Azio

Kun granda ĝojo ni jam povas anonci ke ni havas novan komisiiton pri Landa Agado en Azio, temas pri Venki, jen sia bografio por ke vi pli bonu konu lin!

Biografio de Venki

Mia nomo estas ZHAO Wenqi, 26-jaraĝa. En Esperantujo mi nomiĝas Venki. Nuntempe mi loĝas kaj studas en sud-ĉina urbego Guangzhou(Kantono). En komenco de 2011 mi eklernis Esperanton per Lernu.net. Tiam mi studis en urbo Harbino, post du monatoj mi hazarde trovis lokan klubon, ekde tiam mi aniĝis al Esperantujo.Foto de Venki

Movada agado

Dum mia studo en Harbino(2011-2012), mi partoprenis en la lokaj renkontiĝoj kaj iomete instruis bazan kurson. Mi partoprenis en la Hanoja UK kaj IJK(2012), kie mi ekscias kiel funkcias la Esperanto-komunumo. Post mia ekstudo en Kantono kiel postdiplomita studento pri kultura antropologio, en 2014 mi fariĝis Ĝenerala Sekretario de (Provinco)Guangdong-a Esperanto-Asocio. Mi organizas monatajn renkontiĝojn kaj helpas la instruadon de s-ro Aŭgusto Casquero kiu loĝas ankaŭ en Kantono. Mi prezentis junularan movadon de Ĉinio en la 33a(Hoĉimin Urbo, Vjetnamio, 2014) kaj la 34a(Busan, Koreio, 2015) Komunaj Seminarioj, ankaŭ dum IJK(2015) en Visbadeno, Germanio. Aprile 2015 mi fariĝis volontulo por la Film-festivalo « Teo kaj Amo » en urbo Hangzhou. Kunlabore kun la Azia Komisiono de TEJO, mi diskonigis la informon pri KS kaj la konkurson «Partopreni KS», finfine 7 ĉinaj junuloj inkluzive 4 mezlernejanoj venis al Busan. Mi elektis la temon Esperanto-lernantoj en Ĉinio kiel mia magistra laboraĵo. En la fino de 2015 mi faris interretan enketon en Ĉinio pri Esperanto-lernado, parton de la rezulto mi prezentis dum la oficiala kunsido de Busan-a KS, sekvos alia enketo venontjare, ĝi temos pri Ĉina Esperanto-komunumo.

Motivigoj por fariĝi komisiito pri LA en Azio

-Akiri  pli profundajn konojn pri la esperanta-komunumo precipe en Azio.

-Akiri spertojn pri internacia kunlaboro.

– Strebi al plia aktivado de la junulara movadon en Ĉinio

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.