Home > Aliaj > Aktivula Akademio de TEJO

Ĉu vi ŝatus lerni kiel agadi pli efike por Esperanto?
Ni ĝojas anonci al vi la lanĉon de la Aktivula Akademio de TEJO, la plej enhavoplena platformo de kunlabora lernado por aktivuloj. Eblas trovi en ĝi kurson interalie pri teamlaboro kaj negocado, fotarojn, informilojn, liveraĵojn de trejnadoj, informojn pri projektoj kaj multon plian!