Home > Aliaj > Nova numero de Revuo Kontakto: Mono – Ĉu neŭtrala lingvo?

La nova numero de Revuo Kontakto ĵus aperis en la reto!

La ĉefartikoloj de la numero temas pri mono.

La abonantoj povas elŝuti la elektronikan version ĉe http://uea.org/revuoj/ 

La redaktoro de Kontakto Rogener Pavinski enkonduke skribas: “La ĉefartikolojn pri mono ni kolektas de antaŭ iom da tempo, sed ili venis pli abunde ol kutime kaj tial ni decidis dividi ilin en du malsamajn numerojn. Grandparte tio ŝuldiĝas al la jam konstanta kontribuanto Guillaume Armide, kiu preparis al vi informriĉan kaj konsistan artikolon pri mono. Ĝi prezentas iom da historio kaj la ĉefajn celojn de mono, sed ankaŭ pritraktas la demandon ĉu vere la mono plenumas siajn promesojn kaj ĉu ĝi estas vere necesa en pli egala socio. La alia artikolo, kiu akompanas la ĉeftemon venas de Nepalo kaj provas respondi al la demando kial nepalaj viroj iras labori en arabaj landoj. Fakte tio estas ja la titolo de la artikolo verkita de Sandip Lamichhane.

Tiom da teksto pri mono kondukas nin al la iom sprita prezentado de kelkaj monbiletoj de la mondo. Interesaj, belaj kaj certe amuzaj monbiletoj el diversaj landoj fermas la temon por ĉi tiu numero, kiu invitis kiel intervjua gasto la konata Chuck Smith. Li parolas pri Amikumu, la ekfama poŝtelefona aplikaĵo kuniganta Esperanto-parolantojn, sed ne nur. La Interreto estas la fadeno de nia interparolo.

Denove frekventas niajn paĝoj la kazaĥia kontribuanto Evgenij Georgiev, kiu proponas al ni novan rakonton, ĉi-foje la kortuŝan Smeraldaj Okuloj. De la fidelaj kontribuantoj Victor Solé kaj István Ertl, La Blaga Blogo kaj Tiel la Mondo markas sian ĉeeston kiel kutime. Kaj per la fidela konstanta laboro de Massimo Ripani havas vi la nepre legindan Movadan Rubrikon. Kaj pro vi, fidela leganto, ni laboras. Do ni dankas pro via apogo kaj deziras ĝuan legadon.”

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.