Home > Aliaj > Nova numero de Revuo Kontakto: Homeopatio kaj la debato pri la scienca scio

La nova numero de Revuo Kontakto ĵus aperis en la reto! La ĉeftemo de la numero estas Homeopatio kaj la debato pri la scienca scio.

La abonantoj povas elŝuti la elektronikan version de la revuo.

Kiel jam anoncite, la Movada Rubriko havas novan redaktoron: Marcionilo Vasconcelos. En la rubriko vi trovos artikolon de Sonja Zareckaja pri Somera Esperanto-Studado (SES 2018) kaj raporto de Irina Gonĉarova pri AMO-Seminario en Rusio.

La redaktoro de Kontakto Rogener Pavinski enkonduke skribas:

“En la jaro 2010, nelonge antaŭ mia redaktoriĝo, aperis en Kontakto artikoloj pri Medicino (n-roj 236 kaj 237 ― vi povas ilin elŝuti en la retejo de UEA), inter kiuj la bonega “Homeopatio: la diluita medicino” de Aleksej Vodovozov, Rusio, kiun tradukis kaj aperigis la tiama redaktoro, Paŭlo Mojaĵev. La tempo pasis kaj fine de la pasinta jaro mi ricevis novan artikolon pri homeopatio, ĉi-foje originale verkitan de Matthieu Desplantes. Denove la sama temo, pli-malpli samaj konkludoj: Ĝi ne funkcias!

Legante ĝin, mi tuj memoris pri la malnovaj numeroj kaj pensis ke ĉi-foje estus bone havi artikolon, kiu povus doni alian vidpunkton al la afero pri alternativaj kuracmetodoj. Tamen la klopodo ne vere sukcesis, anstataŭe, ne mankis kritikoj al la temo kaj ĉefe al homeopatio. Do mi decidis fari nekutiman aferon. Ĉar sano interesas min multe, mi faris esploron kaj verkis mem artikolon. Kaj en ĝi, mi klopodis informi iom pri la historio de la scienco kaj iom inversigis la demandon: Kial tiom da skeptiko? Kiel statas la ordinara kuraca sistemo? Ĉu ĝi estas tiom prifierinda kiel ĝi sin montras?

Daŭre pri mia artikolo pri sano, tiu elpaŝo sukcesis nur ĉar mi ne devis multe zorgi pri la intervjua rubriko, ĉar ĉi-numere faris tion Kévin Morel-Fourrier, kiu mem havis la iniciaton intervjui Romain Filstroff, kromnome Monté, kiu havas video-kanalon nomatan Linguisticae. Ĝi specifas pri lingvoj kaj lingvoscienco.

KontakTEK, nia rubriko pri teknologio, revenas ĉi-eldone, kaj du-foje sinsekve Jonas Marx plezurigas nin per videoludaj novaĵoj. La Blaga Blogo firme markas sian ĉeeston kaj István Ertl ― evidente ankoraŭ korkreva ― revenas al sia Tiel La Mondo. Mi persone dankas al li pro la klopodo daŭre kontribui al nia modesta magazino. Mi pensas ke verkado povas esti efika helpo en tiuj mornaj situacioj. Al mi tio helpis kaj daŭre helpas, kvankam mi kompreneble ankoraŭ fojfoje revenas al la dezerto de soleco kaj doloro. Dankon al ĉiuj, kiuj verkis, verkas kaj ankoraŭ verkos por Kontakto!”

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.