Home > Aliaj > Nova numero de Revuo Kontakto: Eŭropo kaj Afriko – Ligitaj per eksterordinaraj paŝoj

La nova numero de Revuo Kontakto ĵus aperis en la reto! La ĉeftemo de la numero estas la historia unua Internacia Junulara Kongreso de TEJO en Afriko.

La abonantoj povas elŝuti la elektronikan version de la revuo.

La redaktoro de Kontakto Rogener Pavinski enkonduke skribas:

“Antaŭ viaj okuloj troviĝas iom eksterodinara Kontakto. Temas pri eldono, kies movadaj artikoloj iom translokiĝis de la kutima Movada Rubriko kaj ekhavis pli gravan lokon en niaj paĝoj. La kialo estas komprenebla: La okazigo de la historia unua Internacia Junulara Kongreso de TEJO en Afriko.

En sia artikolo pri tiu mejloŝtona IJK, Łukasz Żebrowski skribas: “Nun ne vere eblas eltrovi, kiam por la unua fojo aperis la ideo pri TEJO-kongreso en Afriko” kaj aldonas: “Mi tute ne mirus, se temas pri pli aŭ malpli seriozaj diskutoj, daŭrantaj jam de jardekoj”.

Fakte, jardekon pli frue, de la jaro 2007 ĝis 2009, mi estis estrarano pri Landa Agado en TEJO kaj memoras ke dum iu el niaj estrarkunsidoj, per la iniciato de Gregor Hinker ― la tiama prezidando ― ni decidis starigi konkretan planon por okazigi la unuan IJK en Afriko. El tio rezultis la dokumento akceptita de la komitato en 2009, kiun la artikolo mencias.

Kun ĝojo mi vidas ke post kelkaj jaroj la plano efektiviĝis ― la revo fariĝis realo. Mi eĉ fieretas ĉar mi en eta parto kontribuis al ĝia okazigo! Sed ne dubu ke estas multaj aliaj homoj, kiuj multege strebis por la konkretigo. Sube mi cedas lokon al unu el tiuj homoj, kiuj kunlaboris ankaŭ por la aperigo de ĉi tiu speciala numero.”

Pierre Vittet aldonas:

“La AEJK-projekto ― jen sengusta akronimo preparita el la Eŭrop-unia sistemo: Afrika Eŭropa Junulara Kapabligo. Ĝi estas nia tofuo (sojkazeo), nia baza ingredienco. Kun ĝi venis baza recepto. Kun aliaj volontuloj, mi kirlis ĝin en kaserolo dum pli ol 1 jaro. Feliĉe, la TEJO-estraro ambicia kaj partoprenantoj entuziasmaj aldonis siajn proprajn ingrediencojn: kiom multe da interesaj saŭcoj, multajn spicojn. Plurfoje ni renkontiĝis, kune manĝis, festis. Bongustega!

Mi devas diri ke tiu longa kirlado iĝis granda parto de mia ĉiutaga vivo, kaj ankoraŭ moviĝas mia brako. Mi ofte estis laca. Ho! Grumblis ke multajn el la spicoj ne ĉiuj toleras, ke oni ne bakas kiam oni ne havas fornon. Sed verdire pro nenio mi rezignintus pri tiu projekto, ĉar mi eltrovis riĉajn kaj ne konatajn gustojn. Mi profunde fieras, eĉ se kelkfoje ni trovis fiŝajn ostojn en la teleroj, ke ni eŭropanoj, afrikanoj, teranoj, sukcesis atingi la finon kun entuziasmo. Povas esti ke ni sukcesos eĉ purigi la manĝilaron, ĉiam malfacila tasko.

Nu, mi parolas metafore, sed en ĉi tiu revuo vi trovos detalojn pri la projekto, kiu permesis partoprenigi pli ol 100 personojn en diversaj renkontiĝoj. La raportojn spegulas ankaŭ la perceptoj de la partoprenintoj kaj ilia riĉa kultura diferenco. Estas dekoj, eble cento da homoj por danki. Mi tamen pensas specife pri niaj sponsoroj, niaj trejnistoj, niaj volontuloj kaj oficistoj (inkluvize de UEA). Same, mi dankas al Eŭropa Unio pro la tofuo, el kiu ni preparis bongustegan pladon.”

 

Lasi respondon