Home > Aliaj > Nova Estraro de TEJO por la jaroj 2013-2015

Komitato de TEJO kunsidanta nun en la 69-a IJK en Nazareto ĵus elektis novan estraron, kiu laŭ la decido de la Komitato estos 7-kapa. Sampostene reelektiĝis prezidanto Łukasz Żebrowski el Pollando, ĝenerala sekretario Paweł Fischer-Kotowski el Pollando kaj kasisto Nico Huurman el Nederlando. De la antaŭa estraro restis ankaŭ Michael Boris Mandirola el Italio kaj Tina Tišljar el Kroatio. Novaj en la estraro estas Veronika Poór el Hungario kaj Alexandre Raymond (Alekĉjo) el Francio/Brazilo. La estraron post sesjara laboro forlasis Sergeo Tyrin el Israelo (ne rekandidatiĝis) kaj post unu oficperiodo Petra Smidéliusz el Hungario/Argentino, kiu estis la sola neelektita kandidato el la okpersona listo proponita de la Elekta Komisiono.

Ni kore dankas al Sergeo kaj Petra pro ilia ĝisnuna elstara laboro en la estraro, samtempe esperante ke ili plu aktivos en TEJO. Ni esperas ankaŭ, ke la nova estraro bone laboros por realigo de la laborplano, kiu estos voĉdonata morgaŭ.

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.