joan's blog

Monda Kalendaro drupaliĝis!

Saluton karaj! Post iom da programado, tranoktado kaj longa bierumado, la nova versio de Monda Kalendaro jam pretas. Nun ĝi havas novajn interesegajn detalojn.

Ni ricevis petojn kaj proponojn el multaj legantoj, kaj responde al tio ni pretigis tiun ĉi novan version. Nun ĝi funkcias kiel la 2.0 sociaj retoj, ĉar nun Monda Kalendaro estas redaktita kaj tute kontrolita de la uzantaro. La antaŭa versio havis kelkajn mankojn sed nun ni pensas ke la projekto estos vere utila por nia movado.

6 paŝoj por aldoni aŭtomatan ligilon de Klaku sur Drupalo

Karaj blogistoj kaj retestroj, ĉu vi deziras ke viaj geuzantoj sendu viajn novaĵojn rekte al Klaku aŭ al aliaj paĝaroj? Do, tiu ĉi artikolo povas esti grava por vi.

Ligilo al Klaku

Afiŝo en la Kastelo de Morella parolas esperanton

Hieraŭ mi veturis al la bela valencia urbeto Morella kun mia koramikino, ŝia patrino kaj ŝia fratino, kaj tie ni vizitis kelkajn vendejojn, muzeojn kaj la misteran kastelon mezepokan de Morella, bone, ne nur "mezepoka" ĉar ankaŭ estis konstruita kaj malkonstruita de la iberoj, romanoj, araboj kaj kristanoj. La kastelo estis la pordo inter Valencilando, Katalunio kaj Aragono ĉar troviĝas je 1072 km. supre en la grandega montar-maro de la regiono de "Els Ports".

Kaj kia surprizo kiam ni foriris la kastelon kaj aperis afiŝon skribita en esperanto krom aliaj diversaj lingvoj, ege amuza momento! hehe Jen la afiŝo:

Disvastigante Klaku en la komputiloj de MediaMarkt

Mi havas konfeson... kaj mi ĝin devas publikigi ĉe mia blogo: Klaku provokas manion! kaj mi klakumas kaj klakumas sen kontrolo! Sed hodiaŭ estis speciala ekzemplo.. mi vizitis la tutmondan vendejon MediaMarkt kaj ne povis halti skribi per miaj fingroj la paĝaro "www.klaku.net" en la navigadilo Safari kaj komenci klakumi... kaj jen kelkaj fotoj faritaj de mia porteblatelefono.

Ĉu mi komencas malsanigi aŭ estas homoj similaj al mi? :-)


La esperanta traduko de Drupalo jam estas oficiala!

Saluton karaj retestroj kaj blogistoj! Mi ĝoje informas vin ke la esperanta traduko de la sofvtaro Drupalo jam estas oficiala kaj dankon al Chuck Smith kaj Dima Shevchenko jam aperas en la lingva listo de la projekto Drupalo.

Bv uzi gxin libere por viaj ttt-paĝoj kaj aktualigi ĝin se vi jam havis esperantan drupalpaĝon. Kaj memoru ke nun aperis la novan version Drupalo 5.2!

Pliaj infoj ĉe www.drupalo.org

Al geuzantoj de Klaku.net kaj Digg.com

Saluton karaj, por la disvastigo de la projekto Klaku.net en la multnombra socia paĝaro Digg.com ni publikigis novaĵon pri Klaku.net.. kaj mi invitas al vi por ke vi 'klaku' la novaĵon por ke ĝi aperu en la ĉefa sekcio de Digg.

Bildeto 'K' pri Klaku.net

Karaj legantoj, mi publikigas en la blogo malgrandam bildom por ke vi enmetu ĝin en viaj paĝaroj kaj blogoj por disvastigi la socian retprojekton KLAKU.

Partoprenu kaj KLAKU la mondon:

Ubuntu helpas la esperantan disvastigon

La titolo de tiu-ĉi artikolo povas farigi krei alian aferon, do pro tio mi rapide klarigas kion mi volas komunikigi. Dum la instalado de la mastrumsistemo Ubuntu Linux (unu el la multaj distribuoj de GNU/Linukso) aperas la listo de la lingvoj, kaj inter la du plej parolataj en la mondo (la hispana kaj due la angla) estas la esperanta lingvo. Vidu bildon:

Komuniko de KEJ

La 17an kaj 18an de februaro okazis la lasta asembleo de KEJ, kun la partopreno de membroj kaj aliaj movadanoj. La partoprenintoj pasigis tutan semajnfinon en la urbo Mataró. La sesioj disvolviĝis en la sidejo de la loka Sindikato de la Konfederacio CNT/AIT, kun kiu ni daŭre kunlaboras en tiu regiono. Kelkaj ĵurnalistoj interesiĝis pri la kunsido kaj profitis la ŝancon por publikigi tri-paĝan artikolon pri esperanto ĝenerale kaj pri la movado en Mataró. La artikolo aperis en loka revuo akompanite de foto de la kunsido.

Besièrs la 17an de marto

Katalunaj esperantistoj partoprenis en la manifestacio por la okcitana lingvo en Besièrs la 17an de marto organizita de la Instituto pri Okcitanaj Studoj kaj aliaj kvin okcitanaj kulturaj asocioj. La manifestacio kunigis 20 000 homojn por postuli la rajtojn de la okcitanoj uzi sian lingvon. La iniciato estas dauxrigo de la unua tut-landa amasigxo por la okcitana lingvo, okazinta en Carcassona la 22an de oktobro 2005, kiam pli ol 12 000 homoj surstrate pledis por la okcitana, por gxia oficiala agnosko kaj por kontrauxstari la malhelpojn, por ke gxi estu instruata en la lernejoj kaj uzata en la amaskomunikiloj.

Pro digno, okcitana lingvo nacia

Okcitanio etendiĝas sur la suda triono de la Franca ŝtato, la valo Aran en la Kataluna princlando, dek du alpaj valoj en Piemonto, kaj Monako. La okcitana lingvo estas oficiale agnoskita nur en valo Aran kaj, pro politika vastigo, en la tuta Kataluna princlando. En la plej granda parto de la okcitanaj teritorioj, la lingvo havas neniun rajton.

La plej bona rultabulo!

Mia plej ŝatata sporto ĉiam estis ludi per mia rultabulo, (skateboarding, en la angla lingvo) kaj mi ĝin praktikis de kiam mi estis 13-aĝa. Mi partoprenis en regionaj kaj naciaj konkursoj, mi vojaĝis en multaj landoj nur por praktiki ĝin en rultabul-parkoj de Francio, Finlandio, Germanio, Anglio... sed hodiaŭ mi trovis rultabulon sen radoj!

Mi liberigis la softvaron e-vendejo 0.2

e-vendejoSaluton karaj,
mi pretigis jam la softvaron "e-vendejo" kaj ĝi havas licencon GPL, do vi ĉiuj povas uzi, modifii, studi kaj disvastigi ĝin libere. Mi programis e-vendejon por pretigi belan libroservon por KEA (La asocio de la katalunaj landoj) sed ankaŭ mi volas liberigi por vi ĉiu.

Esperanto en muzik-disko de Radiohead?

Cxi-vespere mi surprisigxis multe, auxskultante muzik-diskon de la brita grupo Radiohead (la fama disko "OK Computer"), kaj mi volis legi la foliojn enhavitajn en la disko kaj mi rimarkis esperantajn vortojn ene, aux tion mi kredas...

Feliĉan 2007 !!!

Saluton,
mi volis skribi la lastan artikolon en la jaro 2006 :-) Pro tio, mi deziras al vi ĉiuj feliĉan novan jaron 2007!!!
Mi esperas ke vi luktos por viajn revojn kaj estu ĉiam feliĉaj.

Do, ĝis la jaro 2007!

Inhoud syndiceren