Home > Agadoj > Landa kaj Faka Agado (LFA) > Mentora programo

Ĉu vi eble volas iniciati aŭ daŭrigi projekton (klubon, kongreson…) sed renkontas malfacilaĵojn? Se jes, TEJO disponigas al vi novan servon: la Mentoran Programon.

Kio estas mentorado?

Ĝi estas procezo kiu sekvas la principojn de ne formala edukado kaj konsistas en la helpado de homo kun pli da sperto en iu kampo al alia kiu scias malpli por atingi iun aŭ plurajn konkretajn celojn. Ekzemple, vi eble volas starigi landan junularan organizon, aŭ varbi membrojn por ĝi.

Kio estas la Mentora Programo?

La Mentora Programo estas disvolvita sistemo kun iloj kiu ebligas la rilaton inter mentoratoj (kiuj ricevas la helpon) kaj mentoroj (kiuj helpas).

Kiel malsimilas la Mentora Programo de aliaj sistemoj?

Ni pensas ke vi estas la stelo de via projekto, kaj ni volas ke vi daŭre decidu en ĝi. Tial, la mentoro estas ekstera rimedo kiu helpas vin plurmaniere: rakontante sian sperton, foje kun konsiloj, sendante materialojn, ktp. Tio estas, kvalita aktivulo kiu ne decidas aŭ faras aferojn por vi, sed kiu helpas vin deekstere.

Kiuj estas la profitoj por mentoratoj?

Interalie, la profitoj estas:

  • Persona evoluigo: akiri lertojn, kiel akceptemo de konstruaj kritikoj, interhoma komunikado, lerni labori teame, gvidado, ŝanĝ-mastrumado kaj teknikaĵoj.
  • Plibonigo de rezultoj: kiam iu kia jam suferis ion similan kontribuas, la rezultoj nepre estas pli kvalitaj. Ekzemple, mentoro povas pliigi la konscion, ekzemple de poroj kaj kontraŭoj de malsamaj preneblaj decidoj.
  • Plirapidigo de lernado: iu pli sperta povas helpi malkovri la vojon.
  • Kuraĝigo: ofte okazas ke ni havas ideojn sed ne scias kiel antaŭenirigi ilin aŭ ne kuraĝas realigi ilin pro sentiĝi solaj

Kiuj estas la profitoj por mentoroj?

Plural el ili estas la jenaj:

  • Vivi defion kiel nova oportuno en la spertkampo kiun vi ŝatas, kun eblo uzi tion lernitan, fari al si novajn demandojn, implikiĝi en novaj perspektivoj, pliigi la personan vidadon, malkovri novajn kuntekstojn kaj recikligi siajn sciojn.
  • Kontribui en la estonteco de la movado helpante konstrui ion utilan.
  • Engaĝon de esperantistoj en la movadon kaj kunsperti ion kun motivigita homo kun similaj interesoj al tiuj viaj.
  • Resentiĝi utila en la movado kaj kunkreanto de io pli granda.
  • Plifirmigi vian rolon kiel spertulo en iu kampo.
  • Pliigo de kapablo transformi valorojn, sciojn, spertojn kaj strategiojn en produktivajn agadojn.
  • Pliigo de informo pri la movado kaj aktualaj gravaj temoj.
  • Eblo identigi oportunojn por plibonigi la movadkontribuon al aliaj projektoj.

Serĉataj profiloj

Rilate mentoratojn:

  • Junuloj kiuj bezonas helpon pri specifa ag(ad)o, ekzemple aranĝado de evento, instruado de la lingvo aŭ kreado de regiona asocio.
  • Ĉefe tiuj kiuj volas agadi kadre de landa junulara organizo, ekzemple kreante aŭ reaktivigante ĝin.

Rilate mentorojn:

  • (Eks)aktivuloj kun pli da sperto ol la averaĝo.
  • Kiuj eble ne havas sufiĉe da tempo por memagadi, ekzemple pro ekhavo de familio.
  • Kiuj interesiĝas pri la movado, kaj volas helpi aliajn pro idealismo kaj/aŭ por plibonigi sian kapablon kontribui.