Home > Aliaj > Malferma alvoko: TEJO serĉas kreanton de telefona aplikaĵo

Malferma alvoko: TEJO serĉas kreanton de telefona aplikaĵo

TEJO nuntempe organizas trejnadprogramojn kadre de la AEJK-projekto pri kunlaboro inter afrikanoj kaj eŭropanoj. TEJO planas realigi telefonan aplikaĵon pri tiu trejnmaterialo tiel ke ĝi povos esti daŭre utila kaj videbla. Se vi ŝatas krei apojn, venu partopreni en nia bunta projekto!

La aplikaĵo temos pri Esperanto kaj pri trejnado, ĝi devos specife funkcii sur multaj platformoj (Android, Apple, Windows phone) konsidere ĝian uzeblecon por afrikanoj kaj eŭropanoj. Ĝi devos esti uzebla sur telefonoj eĉ iom malnovaj, kapabla funkcii sen forta reto. Ĝi devos esti interaktiva kaj belaspekta.

La aplikaĵo temos pri “trejnado” (kiel homoj lernas, kiel akurate trejni). Ni donos materialon sed la kreanto de la aplikaĵo devos kapabli pripensi interaktivan sistemon (ludon ekzemple).

Ni ankaŭ bezonas ke la aplikaĵo estu plurlingva (facile tradukebla por aliaj homoj). La kreanto devas uzi Esperanton kiel bazan lingvon, sed pripensi ke estos versio en la angla, nederlanda, pola, itala, slovaka, franca, joruba, lingala, kaj svahila lingvoj. Kromaj lingvoj povos aldoniĝi.

Ni proponos budĝeton de 3850€ por la kreado de tiu ĉi aplikaĵo.

Ĉu vi interesiĝas?

Prezentu vian kandidatiĝon ĝis la 22-a de decembro 2016  kun vivresumo, motivletero  kaj laŭeble ekzemploj de viaj kapabloj al aejk.oficejo@tejo.org. Vi ricevos konfirman mesaĝon; se vi ne ricevis ĝin ene de 2 tagoj, resendu vian mesaĝon al oficejo@tejo.org.

La ĉefa laboro komencos en februaro. Se vi volas pli da informoj, ne hezitu demandi al aejk.oficejo@tejo.org.

Kondiĉoj por rajti kandidatiĝi:

  • Havi sperton pri kreado de telefona aplikaĵo (koni plurajn sistemojn estas granda pluso).
  • Kapablo krei plurlingvan aplikaĵon (aŭ facile ebligi kreadon de novaj versioj).
  • Disdonado de la fontkodoj kun permesilo GPLv3
  • Paroli Esperanton almenaŭ je B2-nivelo.
  • Proponi ideojn, helpi al la organizantoj kaj partoprenantoj decidi pri la enhavo.
  • Esti preta kunlabori kun la respondeculoj de la AEJK-projekto.
  • Kapablo fakturi tiun laboron.
  • Estus pluso povi renkontiĝi dum unu la IJF-renkontiĝo (12-18 Aprilo, en Castione della Presolana, Italio) aŭ dum la  IJK (5-12 Aŭgusto, en Aneho, Togolando)

Al taskoj apartenos:

  • Kreado de telefona apo, finita je la fino de la AEJK projekto, en Novembro 2017
  • Konsilado pri ĝia enhavo.

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.