Home > Aliaj > Malferma alvoko : TEJO serĉas kreanton de telefona aplikaĵo

 

TEJO nuntempe organizas trejnadprogramojn kadre de la AEJK-projekto (Afrika-eŭropa junulara kapabligo) pri kunlaboro inter afrikanoj kaj eŭropanoj. La temo estas trejnado : kiel organizi lern’atelierojn, kiel interesigi la partoprenantojn, kiel proponi taŭgan materialon…

TEJO planas realigi telefonan aplikaĵon pri tiu trejnmaterialo tiel ke ĝi povos esti daŭre utila kaj videbla. Se vi ŝatas krei apon, venu partopreni en bunta projekto!

La aplikaĵo temos pri esperanto kaj pri tiu trejnado. Ĝi devos funkcii sur Android kun konsidero pri ĝia uzebleco por kaj afrikanoj kaj eŭropanoj. Ĝi devos esti uzebla sur telefonoj eĉ iom malnovaj, kapabla funkcii sen forta reto. Ĝi ideale ankaŭ estu interaktiva kaj belaspekta.

Ni donos bazan materialon sed la kreanto de la aplikaĵo devos kapabli pripensi interaktivan sistemon (ludeton ekzemple).

Ni ankaŭ bezonas ke la aplikaĵo estu plurlingva (facile tradukebla por aliaj homoj). La kreanto prefereble uzu Esperanton kiel bazan lingvon sed povus ankaŭ provizi la rezulton en la franca aŭ angla. Je la fino, TEJO planas havi version en la angla, nederlanda, pola, itala, slovaka, franca, joruba, lingala, svahila lingvoj. Kromaj povas aldoniĝi. TEJO respondecas pri provizi la tradukojn al la aplikaĵa kreanto.

Ni havas budĝeton de 4450€ por la kreado de tiu ĉi aplikaĵo.

Ĉu vi interesiĝas?

Prezentu vian kandidatiĝon ĝis la 24-a de februaro 2017 kun vivresumo, motivletero  kaj laŭeble ekzemploj de viaj kapabloj al aejk.oficejo@tejo.org. Vi ricevos konfirman mesaĝon; se vi ne ricevis ĝin ene de 2 tagoj, resendu vian mesaĝon al oficejo@tejo.org.

La ĉefa laboro verŝajne komenciĝos en Marto. Se vi volas pli da informoj, ne hezitu demandi al aejk.oficejo@tejo.org.

Kondiĉoj por kandidatiĝi:

  • Havi sperton pri kreado de telefona aplikaĵo.
  • Kapablo krei plurlingvan aplikaĵon (aŭ facile ebligi kreadon de novaj versioj).
  • Transdono de la aplikaĵo kaj fontoj tiel ke ili reuzeblos.
  • Paroli Esperanton estas pluso
  • Proponi ideojn, helpi al la organizantoj kaj partoprenantoj decidi pri la enhavo.
  • Rajto fakturi tiun laboron.
  • Estus pluso povi renkontiĝi dum unu la IJF-renkontiĝo (12-18 Aprilo, en Castione della Presolana, Italio) aŭ dum la  IJK (5-12 Aŭgusto, en Aneho, Togolando)

Al taskoj apartenos:

  • Kreado de telefona apo, finita je la fino de la projekto, en Novembro 2017
  • Konsilado pri ĝia enhavo.

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.