Home > Aliaj > Malferma alvoko : TEJO serĉas helpanton antaŭ kaj dum la IJK en Togolando.

Ĉi jare, IJK okazas por la unua fojo en Afriko, en Togolando!

TEJO, partnere kun 3 eŭropaj asocioj (en Italio, Pollando, Slovakio)  kaj 4 afrikaj asocioj (en Benino, Burundo, Kinŝasa Kongo, Togolando) ricevis subvencion de la Eŭropa Unio kadre de Erasmus+ por organizi interŝangojn inter tiuj asocioj. Okazis kaj okazos atelieroj kaj eventoj rilate al ĝi dum la IJF (Aprilo 2017 en Italio), dum IJK (Aŭgusto 2017 en Togolando), dum JES (decembro 2017 en Pollando).

Pro tiu projekto, ni havis la eblecon vojaĝigi specife 1 Eŭropanon al Aneho (en Togolando) por helpi al preparo de la IJK (dum 3 semajnoj, de la 24 de julio 2017 ĝis la 14 de aŭgusto). Li aŭ ŝi ne vojaĝos sole sed estos akompanita de la kunordiganto de la projekto kaj ricevita de la LKK en Togolando.

Ni proponas al vi esti tiu feliĉulo kiu vojaĝos al Aneho. Sciu ke surloke vi havos gravan taskon: vi devos kunlabori kun la LKK por ke la IJK estu la plej bona kaj memorebla por ĉiuj partoprenantoj. Vi devos adaptiĝi al diversaj taskoj laŭ la bezonoj (estas pluso se vi ne timas purigi aŭ helpi pri la manĝaĵo kaj trinkejo) estas pleja pluso se vi havas sperton pri organizo de eventoj kaj laboro en grupo.

Se vi interesiĝas pri tiu helpado, ne hezitu, kandidatiĝu sendante motivleteron al aejk.oficejo[ĉe]tejo.org. La vojaĝo estos repagita el Italujo, Nederlando, Pollando aŭ Slovakujo (eŭropaj landoj en la projekto) kaj same viaj surlokaj kostoj (loĝado, manĝaĵo…) estos tute repagitaj (ni provizos dormlokon kaj vi ricevos monon por la manĝkostoj).

Se vi havas demandojn, sendu mesaĝon al aejk.oficejo{ce}tejo.org.

Kondiĉoj por kandidatiĝi:

– Esti naskita post la 2a de Februaro 1985
– Paroli Esperanton
– Havi sperton pri organizo de eventoj kaj laboro en grupo estas pluso
– Loĝi en Eŭropo
– Trafi la aviadilon el Italujo, Nederlando, Polujo aŭ Slvakujo (via vojaĝo estos repagita de TEJO el tiuj landoj)

Limdato por kandidatiĝi: 31-a de Majo 2017
La gajnanto estos elektita de la TEJO estraro kaj kunorganizantoj de la projekto, rezulto venos antaŭ la 9-a de junio.

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.