Home > Malfermaj alvokoj > Malferma alvoko por iĝi estrarano de TEJO

La 31an de decembro 2017, la Prezidanto de TEJO, Enric Baltasar, anoncis sian demision kiu efektiviĝis ekde la 2a de januaro 2018. Krome tiam estis anoncita (sed ne ankoraŭ konfirmita aŭ malkonfirmita) baldaŭa demisio de la estrarano Doniben Jiménez Jaramillo.

Sekve al la prezidanta demisio, la Estraro de TEJO proponis transdonon de fakoj tiel ke la nuna Ĝenerala Sekretario Tran Hoan (Ĝojo) iĝu prezidanto (transprenante de Enric la fakon pri landa agado) kaj la postenon de Ĝen-Sek transprenu la estrarano Charlotte Scherping-Larsson. Sekve ni malfermas la alvokon por kandidatiĝi kiel estrarano de TEJO.

Kandidato por iĝi estrarano de TEJO devas esti:

  • individua membro de TEJO en 2018
  • esti naskita inter la 1a de septembro 1982 kaj la 28a de februaro 2000.

Aliaj dezirindaj ecoj de kandidato estas:

  • sperto en gvidado de volontula organizo
  • sperto en la Esperanto-movado
  • laboremo kaj fleksebleco.

Doniben respondecas pri Merkatiko, Kulturo kaj Pasporta Servo sed ankaŭ evidentiĝis necesa estrarano pri Scienca kaj Faka Agado; krome Charlotte, transprenonte la funkcion de Ĝenerala Sekretario preferus transdoni Talenton (antaŭe nomatan Homaj Rimedoj) kaj Adoleskan Agadon. Tial kandidato estu preta okupiĝi pri iuj el la listigitaj fakoj.

Por kandidatiĝi, sendu mesaĝon al elekta.komisiono@tejo.org  ĝis lundo la 5-a de februaro 2018 kun viaj vivresumo, motiviga letero kaj indiko pri la fakoj kiujn la kandidato pretus transpreni en la Estraro.

Se vi scias pri alia taŭga kandidato, konvinku lin aŭ ŝin sendi sian kandidatiĝon aŭ sendu mesaĝon al elekta.komisiono@tejo.org tiel ke ni mem povu kontakti la potencialan kandidaton.

La Elekta Komisiono

Fernando Jorge Pedrosa Maia Jr, Michael Boris Mandirola, Arina Osipova, Carlotta Pavese

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.