Home > Malfermaj alvokoj > Malferma alvoko: Partoprenu en la dua kunveno de Projekto ECY en Belgio

Ĉu vi ŝatus partopreni nome de TEJO en la dua kunveno de Projekto ECY pri alekstera komunikado en Belgio, de la 24-a ĝis la 26-a de marto?

TEJO repagos ĉiujn kostojn ekde Nederlando (veturado, loĝado, manĝoj…). Vi ricevos trejnadon pri kiel paroli kun diversaj publikoj (aĝgrupoj, personecoj, ktp.) kaj pri kiel varbi/vendi ideojn.

Prezentu vian kandidatiĝon ĝis la 12-a de marto kun vivresumo ( http://europass.cedefop.europa.eu/documents/curriculum-vitae ) kaj motivletero al info[ĉe]tejo.org

Vi ricevos konfirman mesaĝon.

TEJO ricevis la subvencion pri la Projekto ECY por junuloj kadre de la strategiaj partneradoj de Erasmus+.

Lasi respondon