Home > Malfermaj alvokoj > Malferma alvoko: Lernu senpage pri organizado de kampanjoj en Hispanio

 

Ĝisdatigo: Ni serĉas ankoraŭ du homojn: unu kiu vojaĝu el Nederlando kaj unu el Belgio.
Vi povas sendi vian kandidatiĝon ĝis la 16-a de junio!

Ĉu vi ŝatus partopreni senpage en la tria kunveno de la projekto pri alekstera komunikado ECY en Teruel (Hispanio) de la 26-a ĝis la 27-a de junio? La temoj estos organizado de kampanjoj kaj uzado de diversaj kanaloj por komuniki.

La trejnado okazos la 26-an kaj 27-an de junio – vi devas alveni la 26-an kaj foriros la 28-an.

Se vi loĝas en iu el la partneraj landoj (Nederlando, Hispanio, Slovakio, Britio, Italio aŭ Belgio), sendu al ni vian kandidatiĝon kaj vi povos ricevi repagon de ĉiuj kostoj (veturado, loĝejo kaj manĝoj). Ni tamen petos esti malferma al verkado de raporteto pri la trejnado.

Ni disponos lokon en la urba sidejo (“Campus de Teruel”) de la Universitato de Zaragoza.

HEJS (Hispana Esperantista Junulara Societo) gastigos vin kaj povos helpi kun la detaloj de via vojaĝo.

La Hispana Kongreso de Esperanto okazos en la sama urbo, la antaŭajn tagojn, de la 23-a ĝis la 25-a de junio. Se vi volas, vi povas profiti la okazon por partopreni (je viaj kostoj) la kongreson. La aliĝkotizoj estas tre malaltaj por junuloj. Informoj disponeblas en http://esperanto.es/kongreso

Prezentu vian kandidatiĝon ĝis la 31-a de majo kun vivresumo (Europass CV) kaj motivletero al info[ĉe]tejo.org

TEJO ricevis la subvencion pri la Projekto ECY por junuloj kadre de la strategiaj partneradoj de Erasmus+.

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.