Home > Malfermaj alvokoj > Malferma alvoko: Iĝu TEJO-estrarano 2018/2019

La Estraro estas la ĉefa plenuma instanco de TEJO.

Ordinare, novaj estraranoj estas elektitaj okaze de la ĉefa kunveno de la Komitato dum la Internacia Junulara Kongreso, kiu ĉi-jare okazos en Badaĥozo (Hispanujo) de la 4-a ĝis la 11-a de aŭgusto.

Kandidato por iĝi estrarano de TEJO devas esti individua membro de TEJO en 2018 kaj esti naskita inter la 1-a de septembro 1983 kaj la 9-a de aŭgusto 2000.
Aliaj dezirindaj ecoj de kandidato estas sperto en gvidado de volontula organizo, sperto en la Esperanto-movado, laboremo kaj fleksebleco.

La Estraro konsistas el maksimume 9 estraranoj, inter kiuj estas la Prezidanto, la Ĝenerala Sekretario, la Kasisto kaj unu ĝis tri Vicprezidantoj.

Ĉiu estrarano povas havi unu aŭ plurajn estrarajn fakojn. La nunaj fakoj estas Eksteraj Rilatoj, Aktivula Trejnado, Landa Agado, Merkatiko&Informado, Kongresoj, Talento, Projektoj, Adoleska Agado, Genra Egaleco,  Edukado, Kulturo, Scienca kaj Faka Agado, Universitata Agado, Moviĝeblo, Teknologio, Rilatoj kun UEA, Rilatoj kun ILEI, Pasporta Servo kaj Volontuloj. Tial kandidato estu preta okupiĝi pri iuj el la listigitaj fakoj.

Por kandidatiĝi, sendu mesaĝon al elekta.komisiono@tejo.org  ĝis sabato la 30-a de junio 2018 kun viaj vivresumo, motiviga letero kaj klara eksplicita indiko pri la fakoj kaj la oficoj kiujn la kandidato pretus transpreni en la Estraro.

Se vi scias pri alia taŭga kandidato, konvinku lin aŭ ŝin sendi sian kandidatiĝon aŭ sendu mesaĝon al elekta.komisiono@tejo.org tiel ke ni mem povu kontakti la potencialan kandidaton.

La Elekta Komisiono
Fernando Jorge Pedrosa Maia Jr, Michael Boris Mandirola, Arina Osipova, Carlotta Pavese

 

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.