Home > Aliaj > Malferma Alvoko: Iĝu oficisto de TEJO.

Malferma alvoko: TEJO dungas fakulojn.

TEJO bezonas dungi almenaŭ 5 fakulojn, kiuj laboru po kvar monatoj: de la 1-a de septembro 2016 ĝis la 31-a de decembro 2016. Surbaze de la plenumita laboro kaj de la necesoj de TEJO, estos konsiderata la ebleco je pludungado por la posta jaro.

Ĉiu ricevos monatan salajron je 1537,20€ por plentempa laboro (38 horoj semajne), laŭ prefero de la kandidatoj eblus aranĝi ankaŭ duontempan laboron. Ĉiu oficisto laboru ĉefe hejme kaj povos ĝenerale decidi la laborhorojn, sed kun flekseblo kaze de bezono.

Ĉu vi estas interesita? Vi povas kandidatiĝi por iu el tiuj postenoj:

  • komputilisto
  • grafikisto
  • merkatikisto

Prezentu viajn kandidatiĝojn ĝis la 22-a de aŭgusto kun vivresumo, motivletero kaj rekomendletero al tejooficejo@gmail.com kun titolo “Oficisto 2016: Via nomo”. Vi ricevos konfirman mesaĝon; se vi ne ricevis ĝin, resendu vian mesaĝon al tejooficejo@gmail.com.

Kondiĉoj por rajti kandidatiĝi:

  • Havi laborpermeson en subvenciebla lando* (tiu signifas ke la kandidatoj devas nepre loĝi en unu el tiuj landoj dum la laborado). Se vi loĝas en alia lando sed senvize rajtas translokiĝi al 1 el tiuj landoj, vi mem devas zorgi pri restado;
  • Havi scipovon de Esperanto almenaŭ je B1-nivelo;
  • Kapabli uzi komputilon por kutimaj aferoj;
  • Kapabli labori sen proksima superrigardo kaj regula vartado;
  • Akcepti plenumi decidojn de la organoj de la asocio;
  • Esti entuziasma pri Esperanto;
  • Esti kapabla kunlabori en teamo kaj peti helpon;
  • Estu preta je bona kunlaboro kun la Estraro kaj la stabo de la CO.

Pli specifaj kondiĉoj estos pri la unuopaj postenoj.

* Subvencieblaj landoj estas tiuj de EU, ELKA, Makedonujo kaj Turkujo.


Ĝeneralaj taskoj:

Komputilisto

-Prizorgado de amassendado per Mailchimp;

-Prizorgi evoluadon de la voĉdonsistemo;

-Prizorgi la servilon de TEJO kun glata transiro

-Prizorgi la retejojn de TEJO.org kaj Pasporta Servo kun la necesaj evoluigoj

-Sekurigo de la retservoj de TEJO

-Helpi la COn pri retaj aferoj

-Prepari poŝtelefonajn aplikaĵojn [transplatformaj: vindozaj, androidaj kaj iPhonaj (ekz. por Kontakto)]

-Helpi la landajn sekciojn de TEJO en kreado de ilia retejo.

-Krei la retejon de IJK 2017.

Kompetentoj necesaj

  • PHP
  • Pitono
  • MySQL
  • Django
  • Linuksaj serviloj (Apache, NGINX, ŝelskriptoj, FTP, SSH)
  • WordPress
  • Domajnadministrado

Grafikisto

-Logotipo por Landaj Sekcioj

-Emblemo por la Eūropa-Afrika projekto

-Emblemo/faldfolioj/afiŝoj por la IJK en Afriko

-Desegnoj por novaj TEJO t-ĉemizoj (TEJO/kontakto/Esperanto)

-Grafikaĵoj por papera libro de Pasporta Servo

-Domstilo de TEJO

*Kandidatoj al grafikisto devas sendi ankaū ligilon al sia verkaro.

Merkatikisto

-Efike agordi la sociretajn kanalojn de TEJO

-Krei informstrategiojn enmovadan kaj ekstermovadan

-Ellabori alteriĝpaĝojn

-Prepari bultenon por amikoj de Esperanto

-Prepari gvidlinojn pri publikigado en sociaj retejoj kaj en la retejoj

-Prepari kalendaron kaj enhavon por publikigoj

-Prepari informkampanojn

-Subteni niajn landajn sekciojn en starigado de informaj budoj

One Comment, RSS

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.