Home > Aliaj > Malferma alvoko: gastigu TEJO-volontulon ekster Roterdamo

Cele al tutmonda agado, TEJO ŝatus havi volontulon en alia loko ol en ĝia sidejo. Tio permesus agadi en loko kie estas homfortoj sed mankas rimedoj, kaj tie plifortigi la movadon. Tio ankaŭ permesus al homoj, kiuj ne estas eŭropaj civitanoj, esti volontuloj de TEJO.

Ni kutime petas subvencion por havi volontulon. Tiam, la volontulo devas deĵori en Eŭropa Unio.

Sed, ni pensas kaj esperas, ke estas tiom favoraj kondiĉoj en aliaj partoj de la mondo, ke ni povus havi volontulon sen pagi lin per subvencio.

Ni do faras malferman alvokon, por ke via asocio gastigu elektotan TEJO-volontulon. La volontulo ĉefe okupiĝu pri mondskalaj kaj kontinentskalaj taskoj. Tamen, li ankaŭ foje povas helpi al la loka movado (maksimume 20% de la tempo). Estas ankaŭ dezirinde ke la volontulo povu mem proponi projekton, kaj poste realigi ĝin, por antaŭenigi la movadon (dediĉinda tempo decidota depende je la projekto).

TEJO pretas provizi helpon je maksimume 2.000€ por unu jaro, por (parte) kovri rilatajn kostojn.

Ĉu vi ŝatus ke via asocio havu TEJO-volontulon? Kandidatigu ĝin ĝis la 15-a de februaro.
Kontaktu:  dungo(ĉe)tejo.org

 

Nepraj kondiĉoj :

  • vi havas lokon kie vi povos gastigi lin. Vi povos prizorgi la loĝadon, kaj provizi labormaterialon (oficejon, komputilon, retaliron …)
  • vi havas homforton por gvidi la volontulon. Vi pretas helpi tiun kiam necesus, pri laborrilataj demandoj, kaj ankaŭ pri la vivo en via urbo.
  • vi estas sufiĉe malferma, dum parto de la tempo, lasi laŭpete la volontulon fari taskojn, kiujn li proponas, aŭ kiuj plaĉas al li.
  • Vi sendas al ni detalan priskribon, de la rimedoj kiujn vi havas. Kie li loĝos, laboros. Kiun materialon vi havas. Kiu prizorgos lin surloke. Kiom da eventuala kroma poŝmono li ricevos de vi.
  • La mono, kiun vi petos al TEJO plus la mono kiun via asocio pretas eventuale investi sufiĉas por loĝigi, laborigi, kaj doni poŝmonon al la volontulo por ke li povu vinteni sin dum 1 jaro.
  • Vi kaj la TEJO-estraro poste kune elektos la volontulon per malferma alvoko. Vi kaj TEJO rajtos vetoi unu specifan homon, sed devos motivigi la decidon. La volontulo povos esti homo el ajna lando, tamen konsideru ke se tiu loĝos malproksime de via sidejo, estus signifaj vojaĝkostoj por iro komence de la volontulado kaj reveno je la fino.

Estus tre favore konsiderotaj :

  • Vi petas malpli ol 2.000€.
  • Vi sendas precizan skizon pri kiel okazos la volontulado.
  • La vizakiro estas facila kaj favora por multaj landoj.

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.