Home > TEJO tutmonde > Lernilo pri Reto 2.0

Kiel Esperantaj Organizoj povas pli bone interkomunikiĝi kaj disvastigi Esperanton interrete? Kiamaniere oni povas pli efike atingi niajn celgrupojn? Kiujn ilojn oni povas uzi por plibone engaĝigi homojn per niaj informoj? Oni ne plu povas ignori la neceson agadi en la rapida kaj virtuala mondo – kaj ĝi fukcias laū siaj specifaj karakteroj. Do, nepras plilertiĝi pri kiel bone agadi ene de tiu vasta kampo.

Reto 2.0 estas nomo de aro de virtualaj plataformoj kie ĉiuj homoj egalece kunkreas enhavon kaj kie la informoj rapide fluas multidirekten. Por kapalbligi niajn aktivularon plibone kunlabori rete, Judith Meyer kreis ĉi materialon por la AMO-8 okazinta en Běła Woda kaj nun ĝi libere disponeblas en ŝia joutuba kanalo. La trejnado estas divita en 3 partoj:

1. Kiel reto 2.0 ŝanĝis ĉion?
2. Adapti nian komunikadon

3. Iloj por efika kunlaborado

Ĝi estas utila eĉ se vi jam sperte uzas interreton. Ĝuu la videojn ĉi tie!

Kaj se vi interesiĝas havi pliajn materialon pri kapabligo rigardu la paĝeron de la komisiono pri Aktivula Trejnado.

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.