Home > Aliaj > La unua renkontiĝo de la projekto aejk – afrika eŭropa junulara kapabligo

Pli ol 20 gejunuloj el Afriko kaj Eŭropo renkontiĝis en Kotonuo, Benino dum la unua renkontiĝo de la projekto aejk – afrika eŭropa junulara kapabligo. La projekto koncentriĝas pri kapablokonstruado de junuloj pere de neformala edukado kaj pri trejnado de trejnistoj. Ĝi ebligas proksimigi membrojn el foraj landoj kaj pliriĉigi nian komunumon. Krom ekkonado de malsamaj kulturoj kaj labormanieroj pere de reciproka trejnado, la konkreta rezulto estos telefona aplikaĵo kreita per materialo de la trejnado.

La projekton kunkreas TEJO kaj ĝiaj Landaj Sekcioj el Pollando, Slovakujo, Italujo, Burundo, Togolando, Benino, Kongo (Kinŝasa). Ĝiakadre okazos kvar renkontiĝoj. La ekiga evento ĵus okazis en Benino en oktobro 2016. La trejnado estos organizita en Italujo en aprilo 2017. Dum la Internacia Junulara Kongreso en aŭgusto 2017 en Togolando paralele okazos debata evento pri la temo “La Norda-Suda divido – la kialoj de ĝi kaj ĝiaj efikoj” kaj projekta evento dediĉita al la telefona aplikaĵo. Ferma renkontiĝo okazos en Pollando en decembro 2017.

La buĝeto de la tuta projekto estas 142 490 eŭroj. El tiu sumo TEJO devas proprarimede financi 13 320 eŭrojn, dum la subvencio de la programo Erasmus+ egalas al 129 170 eŭroj.

La renkontiĝon en Kotonu gastigis Hôtel JOCA. La evento ne povus okazi sen organizado fare de Veronika Poór kaj Pierre Vittet, kaj sen surloka helpo de Mireille Grosjean, Privas Tchipke, Bernanrd Gnacadja kaj Latifou Gbadamassi. Al sukceso de la renkontiĝo kontribuis ankaŭ asocio SSB – Scio Sen Bariloj pagante la aliron al la gazetoj kaj radio.

Dum la unuaj du tagoj de la renkontiĝo okazis trejnado pri organizado de IJK gvidita de Karina Mąkosa kaj Natalia Żebrowska. Trejniĝis interalie togolandaj kaj beninaj organizantoj de la venontjara IJK en Aneho. La ĉeestintoj ricevis scion pri tio kiel aspektas administrado kaj financoj de la evento, kiel oni konstruas organizan teamon, el kio konsistas kongresejo kaj multe lernis pri kreado de programo. Kvankam la tempo por la trejnado estis tre malmulta kaj ĝi facile povus bone plenigi tutan semjanon, la partoprenintoj estis tre kontentaj pri tio kion ili lernis.

Dum sekvaj tagoj okazis renkontiĝo jam rekte rilata al la aejk-projekto mem. Oni konatiĝis kun ĝenerala kadro de la projekto, diskutis pri la bezonoj kaj planis la agadon. Okazis prezentado de landaj sekcioj. Sekvis ĝin gvidata de Sara Spanò kaj Francesco Maurelli analizado ene de la organizoj pri siaj fortoj, lamaĵoj, oportunoj kaj minacoj. Fine oni preparis pli detalan tempoplanon por la projekto kaj diskutis diversajn, ĉefe teknikajn dubojn kiuj aperis.

Malgraŭ la alta humideco kaj varmo, la laboro estis tre intensa por povi trakti la punktojn priskribitajn en la projektopriskribo. Kelkaj partoprenantoj malkontentis pri organizado kaj bedaŭris ke ne eblis trakti ĉiujn gravajn punktojn profunde. Aperis propono, ke sekvontfoje tia projekteka kunveno estu pli longa kaj alimaniere organizita, por povi ĝin gvidi pli diverse – malpli da tempo estu dediĉita al analizado de propra laboro, dum pli estu efike uzata por krea laboro.

Intertempe, por iom ripozi de multa laboro, okazis ege interesa ekskurso al vilaĝo Ganvie, kiun organizis por ni Bernard Gnancadja. La vilaĝo estis kreita, kiam en la regiono oni kaptadis sklavojn. Grupo de loĝantoj forkuris al eta insulo meze de la lago kaj tie kreis vilaĝon. Kiam ekmankis loko en la insulo, oni komencis konstrui domojn sur kolonoj super akvonivelo. Nun plejparto de la vilaĝo estas sur lago.

Ekster la renkontiĝo okazis kelkaj aldonaj eventoj. Antaŭ kaj post la renkontiĝo oni vizitis kongresejon de IJK en Aneho, Togolando. Ĉeestintaj Veronika Poór, la Ĝenerala Direktoro de UEA kaj TEJO, Sara Spanò, la Estrarano de UEA kaj Arina Osipova, la Ĝenerala Sekretario de TEJO havis okazon viziti la Afrikan Oficejon de UEA en Lokossa. Okazis ankaŭ transdono de IJK flago de Pola Esperanto-Junularo organizinta ĉi-jaran kongreson en Vroclavo al Junulara Organizo de Togolandaj Esperantistoj, kiu okazigos IJK-n en 2017 en Aneho.

Ĉi tiu evento donis vere gravan sperton pri interkultura laboro. Ne mankis surprizoj kaj miroj pri tio kiom foje tre malsame ni laboras kaj malsamajn problemojn havas. Oni multe lernis dum interesaj diskutoj pri tio, kiel agordi komunikmetodojn, por ke la kunlaboro estu komforta por ĉiuj, ĉar evidentiĝis ke ni kutimas uzi malsamajn ilojn. Sendube nun, kiam oni jam konas unu la alian kaj kunlaboros rete inter la renkontiĝoj, pli facilos sukcese okazigi sekvajn erojn de la projekto.

Łukasz Żebrowski

Elekto de fotoj de la renkontiĝo troveblas ĉe bit.ly/aejk-benino

Plena fotogalerio troveblas ĉe https://goo.gl/photos/rcCYCkiw4opmMZRz7

Ĉi tiu projekto estas realigata kun financa subteno de Eŭropa Komisiono. La projekto aŭ la publikaĵo prezentas nur la vidpunkton de la aŭtoro kaj Eŭropa Komisiono ne respondecas pri la enhavo de ĝi.

Listo de partoprenintoj

Kadre de la projekto, la renkontiĝon partoprenis:

  1. Diane AMEGNIAGBO DÉDÉ (JOTE)
  2. Athanase EKE (BOJE)
  3. Bernard GNANCADJA (BOJE)
  4. Cyprien GUIYA (BOJE)
  5. Hezekiel KEDE GADJI KOKOU (JOTE)
  6. Koffitchè KOUFIONOU (JOTE)
  7. Cédric MARCHAL (TEJO)
  8. Francesco MAURELLI (IEJ)
  9. Karina MĄKOSA (PEJ)
  10. Deborah MUFIKA RAISSA (DKEJO)
  11. Anthony NINGENGI KISAMBUKIDI (DKEJO)
  12. Gilbert NIYUKURI (JEBUO)
  13. Didier NSHIMIRIMANA (JEBUO)
  14. Eddy ONAN EDIAMBAS (DKEJO)
  15. Arina OSIPOVA (TEJO)
  16. Veronika POÓR (TEJO)
  17. Jeremie SABIYUMVA (JEBUO)
  18. Léon SCHNELLDORFER (SKEJ)
  19. Sara SPANÒ (IEJ)
  20. Tomáš STANO (SKEJ)
  21. Natalia ŻEBROWSKA (PEJ)
  22. Łukasz ŻEBROWSKI (PEJ)

Ekster la projekto, la renkontiĝon (dum malsamaj partoj) ĉeestis interalie:

  1. Adjevi ADJE (Togolando)
  2. Marylise BABA ODE (Benino)
  3. Kingslim EDAH (Benino)
  4. Bonnaventure ETEKA (Benino)
  5. Innocent Laifo Kami ETEKA (Benino)
  6. Latifou GBADAMASSI (Benino)
  7. Mireille GROSJEAN (Svislando)
  8. Mireille Mahugno HOUNKPE (Benino)
  9. Bruce Lee HOUSSOU (Benino)
  10. Chantale KOUNTANGNI (Benino)
  11. Privas TCHIPKE (Benino)
  12. Odalys TOKPLONOU (Benino)
  13. Pierre VITTET (Francio/Nederlando), financita de TEJO

Listo de mallongigoj de la partneraj organizoj:

  • BOJE – Benina Organizo de Junaj Esperantistoj
  • DKEJO – Demokrata Konga Esperantista Junulara Organizo
  • IEJ – Itala Esperantista Junularo
  • JEBUO – Junulara Esperantista Burunda Organizo
  • JOTE – Junulara Organizo de Togolandaj Esperantistoj
  • PEJ – Pola Esperanto-Junularo
  • SKEJ – Slovakia Esperanta Junularo
  • TEJO – Tutmonda Esperantista Junulara Organizo

One Comment, RSS

  • Przemek

    says on:
    merkredo merkredo 12- 12UTC Oktobro 2016 at 07:07

    Bela raporto, dankon!

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.