Home > Aliaj > Kvaropo helpe de TEJO al IJK

Kvar esperantistoj ricevos subtenon de TEJO por partopreni en la 71-a Internacia Junulara Kongreso, kiu okazos en Wiesbaden (Germanio) de la 2-a ĝis la 9-a de aŭgusto 2015. La Estraro havis malfacilan taskon elekti ilin el 27 kanditatoj, kiuj sin anoncis kadre de la konkurso “Partoprenu IJK-n”.

Post longa diskuto en la roterdama kunveno, la Estraro decidis finance subteni partoprenon de Laŝa Ĉaĥunaŝvili (Kartvelio), Pradip Ghimire (Nepalo), Uriel Gurdián (Nikaragvo) kaj Gilbert Niyukuri (Burundo). Ili ricevos subvencion, kiu kovros partoprenkotizon kaj parte ankaŭ vojaĝkostojn al la plej grava junulara Esperanto-renkontiĝo. Rekompence la subtenitoj helpos en la plenumado de organizaj taskoj dum la kongreso. La estraranoj esperas, ke ili ĉiuj ĝuos la tempon en sia unua IJK kaj kontribuos al la programo kaj bona etoso de la aranĝo. Se ili deziras, ili rajtas senpage aliĝi ankaŭ al la 100-a UK, okazonta en la antaŭa semajno en Lillo (Francio).

La 27 kandidatoj venis el 15 landoj de Afriko, Ameriko, Azio kaj Eŭropo. Inter ili 11 estis virinoj. La plej juna kandidato havis 16 jarojn, dum la plej aĝa 29; la meza aĝo estis 21,5 jaroj. Fakte meritus la subtenon pli ol kvar kandidatoj, sed la buĝeto de la konkurso estas limigita – ĝi konsistas el parto de la profito de la antaŭaj IJK-oj kaj el individuaj donacoj de malavaraj esperantistoj. Se ankaŭ vi volas helpi en la realigo de revoj de pliaj esperantistaj junuloj kaj fortigi la junularan Esperanto-movadon, bv. konsideri kontribui al la buĝeto per via donaco.

Sur la ilustraĵo (de maldekstre): Laŝa Ĉaĥunaŝvili, Pradip Ghimire, Gilbert Niyukuri kaj Uriel Gurdián

2 Comments, RSS

  • Cândido

    says on:
    vendredo vendredo 12- 12UTC Decembro 2014 at 13:11

    Gratulon al tiu bunta teamo! Ekde nun tiu IJK havas partoprenontojn de pluraj landoj.

  • Flama

    says on:
    merkredo merkredo 17- 17UTC Decembro 2014 at 09:23

    Gratulojn.

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.