Home > Aliaj > Kontribuu al video por la Zamenhofa Tago

Por ĉi-jara Zamenhofa Tago, ni ŝatus krei festan videon kaj ni bezonas vian helpon!
En la video aperos pluraj homoj el diversaj landoj, dirantaj en siaj naciaj lingvoj la frazon “Por ĉiu – sia propra lingvo, por ĉiuj – Esperanto!”.

La filmetoj estos kunmetitaj en video kiun ni disvastigos en ĉiuj niaj sociaj retejoj, por ke ĝi atingu kiel eble plej multe da homoj.

Ĉu vi ŝatus kontribui?

1- Traduku al via lingvo la frazon “Por ĉiu – sia propra lingvo, por ĉiuj – Esperanto!”
2- Faru mallongan filmeton de vi, dirante la tradukitan frazon (la filmeto estu prefere horizontala)
3- Alŝutu la filmeton al wetransfer.com
4- Sendu la ligilon al ariel.palmer(ĉe)tejo.org

Limdato por sendi viajn videojn estas la 10-a de decembro 2017.

Ni atendas viajn filmetojn! Estu kreemaj!

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.