Home > Komisionoj > Kulturo

Kulturo

La komisiono de TEJO pri kulturo bonvenigas junulojn kiuj interesiĝas pri la kulturo de Esperanto. Ĝi celas esti kunvenejo por ideoj kaj homoj, kiuj celas fortigi kaj kreskigi la artajn esprimeblojn de siaj membroj kaj de la junulara movado.

La Esperanta kulturo estas tre riĉa, vasta, diversa. Ĝin nutris kaj daŭre nutras diversstilaj artistoj tra la tuta mundo, de verkistoj kaj muzikistoj ĝis aktoroj, fotistoj kaj filmistoj.

Kelkaj celoj de la komisiono estas:

  • liveri kulturan materialon al la komunumo de TEJO
  • kune lerni pri la Esperanta kulturo, pritraktante diversajn kampojn (literaturon, muzikon, filmojn, teatraĵojn, kaj aliajn)
  • prepari kulturan programon por IJK
  • kune legi per retaj librokluboj kaj poste diskuti pri libroj
  • instigi al verkado de artikoloj por la revuo Kontakto
  • provizi la junulojn per listo pri kulturaĵoj rete haveblaj
  • krei poŝtelefonan aplikaĵon, kiu liveros aktualajn informojn de TEJO kaj de Esperantujo

Listo de kulturaĵoj rete haveblaj

Jen troviĝas listo de kulturaĵoj, kiuj estas rete kaj senpage haveblaj. En la listo troviĝas ligiloj por kulturaĵoj, kiuj rilatas al pluraj kulturkampoj (literaturo, muziko, filmoj, blogoj, novaĵoj, ludoj, radioj, revuoj, kaj aliaj).

Klaku here kaj amuziĝu!

Fot. ambaŭ Ivo Miesen, el reta fotaro de Pola Esperanto-Junularo, CC-BY-SA