Home > Komisionoj

Komisionoj estas grupoj en TEJO, kiuj kunligas aktivulojn kun similaj interesoj, por ke ili povu agadi en la sama kampo aŭ projekto. Multaj komisionoj ankaŭ havas branĉojn, subgrupoj pri specifaj temoj. Al ili rajtas aliĝi kaj partopreni ĉiuj membroj de TEJO, kaj ankaŭ nemembroj ofte estas bonvenaj.

Trovu en la suba listo temon, kiu interesas vin, kaj aliĝu al ĝia babilgrupo aŭ retlisto, aŭ skribu al la kontaktpersono. Por vidi la plenan fakdividon de la Estraro 2023-24, klaku ĉi tie, kaj por vidi la plenan liston de niaj aktivuloj en diversaj fakoj, klaku ĉi tie.

Adoleska agado

Adoleksoj ofte “perdiĝas” el la movado, kaj junuloj sub la aĝo 18 havas malmultajn okazojn por renkontiĝi en Esperantujo: tiu ĉu komisiono celas helpi adoleskulojn havu la oportunon ĝui propran spacon ene de nia komunumo.

Respondeca Estrarano: Snehaĝa Venkatesh snehaja.venkatesh@tejo.org

Aktivula Trejnado

La Komisiono de TEJO pri Aktivula Trejnado kunigas homojn kiuj volas trejni aliajn TEJO-membrojn pri tre diversaj temoj aŭ volas lerni kiel trejni aliajn. La komisiono kune elpensas temojn kaj planojn por trejnadoj okazontaj kadre de diversaj E-aranĝoj.

Respondeca Estrarano: KuboF Hromoslav kubof.hromoslav@tejo.org

Edukado, Scienco kaj Kulturo

Ĉi tiu komisiono de TEJO kunigas homojn, kiuj interesiĝas pri diversaj temoj. Krom la temoj kiuj estas priskribitaj en la titolo de la komisiono, ankaŭ estas laboro por agado pri universitata agado, kiu ja povas tuŝi la 3 temojn (Edukado, Scienco kaj Kulturo).

Branĉoj:

  • Edukado
  • Scienco
  • Kulturo
  • Universitata Agado

Respondeca Estrarano: Snehaĝa Venkatesh snehaja.venkatesh@tejo.org
Komisiito de Edukado: Espoir Ngoma Kasati edukado@tejo.org
Komisito de Scienco: Òscar Hernández Rodríguez sceinco@tejo.org

Eksteraj Rilatoj

La komisiono prizorgas la eksterajn rilatojn de TEJO kun aliaj eŭropaj kaj mondaj junularaj organizoj cele al kunlaboro, interŝanĝo kaj politika lobiumado pri temoj, kiuj gravas al TEJO kaj al junaj esperantistoj. Ekaktivu, kaj iĝu reprezentanto de TEJO!

Branĉoj:

  • IKRJO
  • Forumo Junulara Eŭropa
  • Konsilio de Eŭropo
  • UN kaj Unesko
  • UNITED
  • UNOY

Respondeca Estrarano: Tyron Surmon  tyron.surmon@tejo.org
Oficisto: David Ruíz Sánchez david.ruiz.sanchez@tejo.org

Landa kaj Faka Agado

Estas esperantistoj ĉie en la mondo kun diversaj naciecoj, fakoj kaj ŝatokupoj. La Komisiono pri Landa kaj Faka Agado (LFA) helpas konstrui forte interkonektitan mondan reton de junaj esperantistoj kaj junularaj organizoj kaj liveri al ili la servojn de TEJO.

Branĉoj:

  • Afriko
  • Azio-Oceanio
  • Eŭropo
  • Norda kaj Centra Ameriko
  • Suda Ameriko

Respondeca Estrarano : Patricio Agustín Iglesias patricio@tejo.org

Laborgrupo pri Daŭripoveco