Home > Kiel iĝi sekcio de TEJO

Al TEJO rajtas aliĝi kiel sekcioj landaj kaj fakaj junularaj organizoj, kutime unu por ĉiu malsama lando/fako:

  • Landaj organizoj (nomataj Landaj Sekcioj post aliĝo, jen listo).
  • Fakaj organizoj (nomataj Fakaj Sekcioj post aliĝo, jen listo).

 

Profitoj

Kiel sekcio de TEJO vi:

  • Influos la decidojn de TEJO kaj la direkton de la junulara movado.
  • Rajtos havi retejon en nia servilo, ekzemple programistoj.tejo.org.
  • Kunkonstruos projekton de kreskigo kaj plifortigo de nia tutmonda movado.
  • Ricevos plividebligan helpon por via asocio kaj agadoj per niaj kanaloj, ekzemple en la paĝaro kaj sociaj retoj.
  • Iĝos oficiala partnero de prestiĝa organizo kun rilatoj en Eŭropa Junulara Forumo, IKRJO (voĉo de la junularo ĉe Unesko) kaj aliaj.
  • Povos disponi bitkonton por ricevi monon kaj pagi internacie sen ĝirkostoj.
  • Viaj membroj iĝos asociaj membroj de TEJO kaj UEA.
  • Havos kontakton kun aliaj junularaj organizoj el la tuta mondo kaj lernos pri kiel pli efike agadi.
  • Havos prioritaton por nia organizo, ekzemple por elekto en internaciaj projektoj, propono de programeroj en IJK, ricevo de merkatika helpo, ktp.
  • Rajtos havi maskan retpoŝtadreson @tejo.org.
  • Ricevos rabaton por pagreklamoj en la revuo Kontakto.
  • Kaj pli!

 

Kriterioj

La kriterioj por iĝi sekcio estas la jenaj, pri kiuj vi povas trovi pli da informo en la ĉapitro 3 de nia Statuto:

  • Kunigi junajn esperantistojn.
  • Havi organizitan funkciadon.
  • Havi minimume tri membrojn (almenaŭ funkciantan Estraron).
  • Subteni la celojn kaj valorojn de TEJO.

 

Respondecoj

Krom profitoj ni kalkulas kun via kontribuo por la projekto de tutmonda junulara organizo:

  • Aktive kontribui al la informfluo kun TEJO, ĉefe sciigante per la cirkulero pri la agado de via organizo ĉiumonate kaj plenigante movadan enketilon ĉiujare.
  • Por havi voĉon en la supera decida organo vi devos elekti komitatanon.
  • Pagado de eta kotizo laŭ la kvanto da membroj (Ĝenerala Regularo de UEA, punktoj 4 kaj 5)

 

Oftaj demandoj

  • Kio okazas se la aĝlimo de nia organizo estas malsama al tiu de TEJO?
    Ĉe ni membras homoj ĝis 35 jaroj (inkluzive), kaj viaj membroj iĝas niaj asociaj membroj, sed vi rajtas elekti alian aĝlimon kiu pli kongruas kun via situacio kondiĉe ke la Komitato de  TEJO pritaksu ĝin junulara. Tio signifas ke: A) Se via limo estas pli alta, ni ne kalkulos ilin kiel membroj; B) Se la limo estas pli malalta, ni ne kalkulos kiel membroj tiujn super via propra aĝlimo, escepte se vi havas homojn sen rajto voĉdoni (ekzemple simpatiantojn), kiujn ni kalkulos ĝis 35 jaroj.
  • Ĉu TEJO povas helpi min krei novan sekcion?
    Certe! Sendu mesaĝon al ni kaj ni povos ekparoli pri tio.
    Dume eble helpos vin ke ni pretigis ekzemplan regularon de fakaj organizoj.

 

Kiel aliĝi

La procezo por iĝi landa/faka sekcio havas tri fazojn:

  1. Sendu kandidatiĝon kun via statuto en Esperanto kaj raporton pri via agado (kun listo de viaj ĉefaj aktivuloj).
  2. Ni starigos laborgrupon kiu analizos la kongruon de via regularo kun la principoj kaj valoroj de TEJO, kaj donos al la Komitato (mal)aprobrekomendon.
  3. Se vi volas daŭrigi, komenciĝos voĉdonado pri la akcepto de via organizo kiel nova sekcio de TEJO.

Se vi havas ajnan dubon, demandon aŭ por sendi vian kandidatiĝon bonvolu sendi mesaĝon al ni: