Home > TEJO tutmonde > Kelkaj informoj pri la Benina Organizo de Junaj Esperantistoj (BOJE)

Latifou GBADAMASSI, prezidanto de la Landa Asocio (Asocio de Beninaj Esperantistoj)

La movado en Benino, plejparte, konsistas el junaj homoj kiuj havas energion, ideojn kaj entuziasmon. Konsciante, ke la junulara agado estas nia estonceco kaj celante konstrui viglan movadon inter junaj homoj, la landa asocio decidis starigi junularan sekcion. Tial, sabate, la 9-an de septembro 2006 okazis ĝenerala asembleo ĉe la privata mezgrada lernejo ‘’La Fontaine de vie’’ en Lokossa. El tiu historia aranĝo, en kiu partoprenis plejparte 62 junaj esperantistoj el la regiono de Lokossa kaj Adohoun, rezultis la elekto de kvinmembra estraro.

  • Prezidanto: YEHOUESSI Félicien
  • Ĝenerala Sekretario: GOKAN André
  • Kasistino: GOKAN Benjamine
  • Organizanto: LEGBANON Expédit
  • Informado: KAKPO Sonadé

De tiam, la sekcio multon faris diverskampe. Ni skizu nur kelkvorte la ĉefajn etapojn.

Konstanta rilato inter Benina Organizo de Junaj Esperantistoj (BOJE) kaj junaj esperantistoj

Sabate, la 13-an de septembro 2012, renoviĝis la estraro dum ĝenerala Asembleo. Unu monato poste, BOJE, kunlabore kun la kluboj de la regiono de Adohoun organizis feston okaze de la fino de la kutimaj feriaj ne-esperantaj kursoj ĉe la ŝtata elementa lernejo “Jules Verstraeten” de Kodji. Tiu aranĝo estis uzita por pripropagandi la internacian lingvon Esperanto kaj montri ties gravecon. Tiucele, diversaj ludoj (piedpilko, kartludo ktp) estis faritaj. Antaŭ tiu festo, la estraranoj vizitis kelkajn regionajn klubojn por sciiĝi pri ilia stato.

Reviviglo de BOJE

De la 28-a de decembro 2013 ĝis la 3-a de januaro 2014 okazis en Kotonuo, la plej grava urbo de Benino, okazis la 5-a Afrika Kongreso de Esperanto. Postkongrese, Jérémie SABIYUMVA vizitis esperantistojn en Lokossa, renkontis estraranojn de BOJE kaj kaptis la okazon por revivigli BOJE-n tofiante ĝian estraron, kun mia beno estiel prezidanto de la Landa Asocio, kiu nuntempe konsistas el:

  • Prezidanto: GNACADJA Bernard
  • Vic-prezidanto: HOUSSOU Ruphino
  • Ĝenerala Sekretario: AGBASSOU Emile
  • Vic-sekretario: SEHOU Isaac
  • Kasisto: ADJALA Augustin
  • Vic-kasisto: AKOHOUNDJE Rodrigue
  • Organizanto: GUYA Cyprien

Krome, BOJE planas nomumi aktivulajn reprezentantojn en diversaj regionoj enlande.

Varbado kaj disvastigo de Esperanto

BOJE, en siaj agadoj, organizis seminarietoj dum kiuj okazis kursoj kaj debatoj pri la internacia lingvo esperanto.
Inter marto kaj aprilo 2014, nia junulara sekcio dufoje seminarietis ĉe la ŝtata vartlernejo “Ecole Maternelle Pilote“ en urbo Lokossa kie sidejas la Afrika Oficejo de UEA. Tiuj seminarietoj arigis plejparte infanojn kaj junuloj el la regionoj de Lokossa kaj Adohoun Kodji. La aranĝo celis montri al junaj novuloj kiuj volonte deziras aliĝi al la movado la utilecon de esperanto. La partoprenantoj sekvis kursojn pri la alfabeto de esperanto. Tion antaŭis kursetoj pri la historio d’Esperanto. La kursojn gvidis GNANCADJA Bernard kaj Houssou Ruphino, respektive Prezidanto kaj Vic-prezidanto de BOJE. Ne mankis la morala subteno de s-ro Latifou GBADAMASSI, prezidanto de la landa asocio (ABeE), kiu kaptis la okazon por doni al la junuloj utilajn konsilojn por ke ili daŭrigu la lernadon post la seminarietoj. La kursanoj ricevis materialojn kiel kajerojn, skribilojn, krajonojn, liniilojn, kajerujojn kaj fotokopiojn pri alfabeto d’esperanto. Entute kvindek (50) personoj ĉeestis la seminarietojn.
Kursoj al unuopuloj, en Lokossa, gviditaj de la nuntempa prezidanto de BOJE ne estas prisilentitaj.

Filmkonkurso

En 2012, la Germana Esperanto-Asocio (GEA) organizis, per la helpo de Rainer, mallong-film-konkurson por celebri la 125-an datrevenon de Esperanto. BOJE partoprenis en tiu konkurso kaj provizis unu el la 34 plej bonaj filmoj de la filmkonkurso.

Aliĝo da BOJE al TEJO

En 2009, mi ekigis, nome de la Landa Asocio (ABeE), klopodojn por aliĝigi nian junularan sekcion al TEJO kiel landa sekcio, kunlabore kun ties estraro.

2 Comments, RSS

  • Rafael

    says on:
    dimanĉo dimanĉo 7- 07UTC Decembro 2014 at 11:27

    Gratulon al la benina junularo!
    Ĉu vi havas fotojn? Ni tre ŝatus ekkoni pli pri la diversaj e-grupoj tutmonde!
    Parenteze, la nova stilo de la tejo paĝaro estas mojosa!!! Gratulon ankaŭ al teamo de tejo!!!
    Ĝis la revido!!!

  • Bernard Gnancadja

    says on:
    dimanĉo dimanĉo 28- 28UTC Aŭgusto 2016 at 11:28

    Jen ligo al retpagxaro de BOJE: http://tejo-benino.webs.com/ Bonvole forigu informojn sur via pagxaro gxis la cxapitro Reviviglo de BOJE.

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.