You are here

Ĉu en kuirejo aŭ sur podio? Kim mojosas ĉie!

Komence de januaro venis en Pragon, Ĉeĥio, unu el la plej konataj esperantistaj kantistoj Kim J. Henriksen. Li devenas el Danlando, lia patrino estas polino kaj Esperante li parolas denaske. La akordeonon li havas preskaŭ kunigitan kun sia korpo – laŭ la leĝereco kun kiu li ĝin ludas. Sed li ne muzikas iujn stratkantaĉojn. Danke al sia elano, kiun li ne perdas eĉ en sia kvindek unua jaraĝo, li proponas al la publiko neforgeseblan muzikan travivaĵon. Kaj tute egalas, ĉu Kim koncertas sur podio antaŭ centoj da zelotoj, aŭ ĉu li nur private sidas en kuirejo…

“Ĉu vi scias, kiu morgaŭ alveturos en Pragon kaj loĝos ĉe ni?” Antaŭ kelkaj tagoj eksonis mia poŝtelefono per la mesaĝo de Vlasta. La respondo sekvis tuje: “Jes, tio estas Kim!!!” En tiu momento mi ekmemoris, ke kiam mi renkontis lin dum JES en Pollando, li ion pri la vizito en Prago parolis. Mi ekĝojis, ke la vortoj ne estis sensencaj.

Komenco per la testo! Trompo malpermesata!

Unue la aranĝo aspektis kiel tute normala kunveno de geamikoj. Aŭ kiel tute normala bonvenigo de eksterlanda vizitanto. Sonis demandoj pri la novaĵoj en Danlando, pri la dana vetero, ĉu neĝas tie… Nu ĉio normala…

La renkontiĝo dimanĉe la 8an de januaro tamen ne estis kutima. Eĉ nur per tio, ke ĝin organizis E-mental’ kaj Praga Klubo de Ĉeĥa Esperanto-Junularo. Ĝuste la ĉeesto de amuziga kaj recesista organizo E-mental’ promesis eksterordinaran travivaĵon.

“Plej frue ni skribos la teston, kion ni scias pri nia gasto.” En la glasoj ruĝis vino, kiam Dyktatorino (la granda ĉefino de E-mental’) Vlasta rompis ĝis nun klasikan pason de la renkontiĝo. Estis disdonataj la paperoj kaj oni severe malpermesis iun ajn trompadon. La Dyktatorino komencis: “Kiu pli aĝas – ĉu mi aŭ Kimo?” Insida demando por la komenco. Se oni respondos, ke pli aĝas Vlasta, ŝi ofendiĝos. Se oni skribos, ke pli aĝas Kimo, povas ofendiĝi li. Sed la vero venkendas… Kaj la viroj ne tiom koleriĝas pri sia aĝo… :-)

En ceteraj demandoj oni devis respondi, ĉu veras, ke Luna (la hundeto de la familio de Vlasta) saltis matene en la liton de Kimo. Estis proponitaj tri eblecoj: jes, ne, en la liton saltis Kimo al Luna… Nu kaj la plej ridiga (eĉ por Kim, kiu ridetis vere amuzite) estis la demando, en kiu bando Kimo muzikis: a) Malplifiki b) Amplifiki c) Kimplifiki.

La teston oni juĝis kaj ĉiu gajnis valoran premion. Ekzemple mi hejmen forportis ceramikan anason… Kim rezultis pli bone, li ricevis ceramikan pokalon.

La donacoj disdonitaj, ekkantu. Kaj ne avaru!

Kim sentis sin ŝuldanto, sed ĉar li havis nenion materialan por donaci, li levis sian akordeonon. Jen la de ĉiuj atendata momento! Tra la kuirejo sonis “Sola“. La kantadon de Kim kompletigis nekuraĝa grumblado de la ĉeestantoj (kiuj tamen pensis, ke ili ankaŭ kantas :-) ). Kim rikoltis aplaŭdon, sed la kulturan programeron rompis nekultura enmetaĵo. Tiom raran momenton oni devas taŭge festi – memkompreneble per ĉampano! Ĝi malfermitiĝis dum la fanfaroj ludataj de Kim per la akordeono…

Ni tostis kaj Kim denove ekludis. “Skavirino” jam allogis kelkajn homojn al dancetado. Ne plu venis iu nekultura enmetaĵo kaj ni bedaŭris, ke multaj perdas tiun ĉi specialan travivaĵon. Tamen ni vivas la teĥnika epoko… Unu momenton… Kaj jen ŝaltiĝis skajpo… Kim inspiritiĝis per tio kaj ĉe sia komputilo startigis propran podkaston – do la kuirejan koncerton subite povis spekti la tuta mondo!

Kim pruvis, ke por li ne fremdas eĉ la ĉeĥa kulturo. Li feliĉigis la aŭskultantoj per la melodioj de “Škoda lásky” (angle “Roll out the Barrel“) aŭ per la popolkanto ”Tancuj, tancuj, vykrúcaj” (Esperante “Dancu, dancu, ne staru“). La kantadon tiukaze prizorgis la kuireja ĥoruso. Ĝi cetere je postulo de Kim aldonis ankoraŭ unu popolkanton sen instrumento.

Sed poste Kim rigardis la horloĝon kaj eksciis, ke al li proksimiĝas alia programo. Nenion por fari… Aŭdiĝis la lasta kanto, sekvis ankoraŭ la komuna fotado kaj poste adiaŭo.

En drinkejo kun akordeonistoj

La kuireja koncerto simple mojosis kaj tiuj, kiuj ne venis, povas nur bedaŭri. Iuj ĉeestintoj estis tiom ravitaj, ke ili akceptis la inviton de Kim por sekvonttage veni al “akordeona klubo”. La amiko de Kim tie festos sian sepdekjariĝon (dano amanta Pragon) kaj Kim tie ankaŭ por kelkaj kantoj koncertos.

Mi preterlasas la priskribon de la serĉardo de la klubo (sed ĝi ankaŭ aventuris!) kaj tuj mi saltos al tio, kio fakte estis la “akordeona klubo”. Temis pri iu kaŝita drinkejo, kie renkontiĝadas la pragaj akordeonistoj (komprenu homoj, kiuj ŝatas ludi facilajn kantojn per akordeono). Da ili estis nekalkuleble multe. Kim temp-al-tempe improvizis dum kelkaj facilaj popolkantoj. Li lertis. Sed plej multe ni ĝojatendis ion produktitan de Kim. Ni finatendis. Tra la fumplena drinkejo eksonis “Skavirino“. Do io tute alia ol la facilaj kantoj ĝis nun luditaj. Ne estas mirinde, ke Kim atingis grandan sukceson ĉe la publiko kaj ĉe kelnerino. :-) Poste ni devis traduki, pri kio Kim kantis kaj ĉefe ni devis klarigi, ke la kantita lingvo ne estis la dana…

Sed ĉio havas sian finon. La vespero ekŝanĝiĝis al la nokto, dum kiu Kim devis forflugi hejmen. La restado de Kim en Ĉeĥio finiĝis, sed la tonoj de la kuireja koncerto en niaj rememoroj sonos ankoraŭ por la longa tempo. Dankon, Kim, kaj venu denove!

Dan Mrázek, Ĉeĥio

Transprenita el la paĝaro de Ĉeĥa Esperanto-Junularo, kie troviĝas ankaŭ fotaro kaj filmeto de la vizito.