Home > Intervjuoj > Intervjuo: La granda aventuro de i.d.c.

La Granda Aventuro, la nova albumo de i.d.c. / inicialoj dc, aperis en Januaro.
i.d.c. / inicialoj dc estas plurlingva popa projekto de Eric Languillat, starigita en 2003 en Frankfurto ĉe Majno, Germanio.

La brila nova albumo enhavas altkvalitan produktadon, interesajn tekstojn kaj unikan etoson.
Aŭskultu la albumon La Granda Aventuro tie ĉi.
Se vi ŝatas la muzikon, vi povas aĉeti la albumon kaj helpi disvastigi ĝin. Viaj interagoj estas valoraj! Kiam vi kunhavigas la Esperantaĵojn kiujn vi ŝatas, vi helpas la artiston kaj la tutan movadon!


TEJO (intervjuas Ariel): Kiel disvolviĝis la krea procezo de via nova albumo La Granda Aventuro? 

Eric (i.d.c.): Mi ĝenerale laboras pri unuopaj kantoj ĝis duonfinita stato, kaj kiam mi ekhavis 7-8 kantojn tiel duonpretajn mi komencis pensi kiel povus esti nova albumo, kiaj kantoj ankoraŭ mankas aŭ taŭgus por ĝi. Samtempe mi deziris plibonigi mian scion pri miksado de muziko, kaj mi faris dujaran kurson pri tio. Post kiam mi ricevis diplomon mi koncentriĝis pri la miksado kaj polurado de ĉiuj pecoj kaj tio daŭris ankaŭ monatoj ĝis kiam mi finfine kontentis pri la rezulto – aŭ almenaŭ sciis ke mi ne plu povos aŭ scios ĝin plibonigi. Kvazaŭ ĉiuj kantoj estis miksitaj inter 20 kaj 30 fojoj ĝis fina rezulto, do estis longega laboro.

Via muzika projekto estas plurlingva. Ĉu via “voĉo” estas diversa en la diversaj lingvoj? 

Ĝeneralaj temoj kaj etoso de miaj kantoj ne dependas de la uzita lingvo. Mi kelkfoje decidas ekzemple “verki novan kanton en Esperanto”, sed mi neniam konscie elektas lingvon pro aparta celo aŭ speciala mesaĝo. Kiam mi ekverkas novan kanton, mi plej ofte simple konservas lingvon je kiu unuaj vortoj aperis en mia kapo kaj tio nur iomete influas la kantadon, ekzemple ĝia ritmo.

Mi ne uzas diversajn lingvojn kiel ilojn aŭ maskojn, mi nur uzas plurajn lingvojn ĉar estas parto de mia personeco.

Mi loĝas en fremda lando kaj ĉiutage uzas almenaŭ 4 lingvojn, do estas naturala rezulto ke tio iel integriĝu en mia artaĵo.

Kia estas la rilato kun viaj ŝatantoj en Esperantujo?

Rilatoj inter artisto kaj publiko estas neeviteble ĉefe unudirektaj. Mi simple provas disponigi plej bonan muzikon kiun mi kapablas produkti, kaj esperi ke ĝi plaĉos al aliaj. Ŝatantoj tamen gravas.

Tiom da laboro kaj tempo kaŝiĝas malantaŭ ĉiu albumo ke mi bezonas iom da kuraĝigo kaj scio ke mi ne faras tion vane aŭ nur por mi mem. Do mesaĝoj kiujn mi ricevas, aŭ komentoj kiujn mi legas en sociaj retoj ĉiam helpas.

Koncertoj certe estas la ĉefa okazo kiam oni havas vere rektan rilaton kun ŝatantoj. Tamen en esperantujo koncertoj okazas kadre de aranĝo, kaj tio signifas ke inter aŭskultantoj estas ne nur ŝatantoj, sed ankaŭ homoj kiuj ne konas na i.d.c., kaj aliaj kiuj eble simple havas nenion alian por fari post la vespermanĝo. Por la ŝatantoj mi ofte provas ludi novajn (foje ne tute finitajn) kantojn kaj prepari surprizojn kiel ekzemple novaj versioj de konataj kantoj. Mi ŝatus foje provi fari ion iom pli radikalan, sed tio ne funkcius por tia miksita publiko.
La etoso dum koncertoj povas esti tre diversa, kaj tio dependas ĉefe de la ejo kaj organizantoj. Sidanta publiko en hela ĉambro kaj staranta publiko en klubejo certe ne kreas saman etoson. Mia tasko estas adaptiĝi al la kondiĉoj kaj samtempe tamen iom stiri la etoson.

Mia muziko mem ja havas kaj trankvilan kaj viglan flankojn, kaj mi provas esprimi ambaŭ dum koncerto ĉar al mi gravas tiu dinamiko.

Ĉu laŭ vi estas grave kuraĝigi homojn fari muzikon, verki artaĵojn en Esperanto? Kion vi dirus al esperantistoj kiuj volas fari muzikon en Esperanto?

Ne, la pordoj de la klubo de famaj Esperanto artistoj estas nun fermitaj, do eĉ ne provu!
Serioze, jes certe, mi ne vidas bonan argumenton por ne kuraĝigi kaj helpi homojn esti kreemaj. Mi ankaŭ opinias ke nuntempe estas pli kaj pli da modernaj rimedoj kiuj ebligas al multaj homoj pli kaj pli altkvalite produkti kaj diskonigi verkaĵojn. Kvazaŭ ĉiutage aperas en sociaj retoj novan videaĵon aŭ kanton aŭ artikolon, kaj tio verŝajne kreas iom da konkurenco kaj helpas plialtigi la ĝeneralan nivelon.

La danĝero en Esperantujo estas ke esperantistoj sufiĉe facile ion ŝatas nur pro tio ke ĝi estas en Esperanto, kaj do mi dirus al nova kolego: traktu muzikon esperantan same kiel muzikon alilingvan.

Provu ricevi komentojn ankaŭ el ne-esperantistojn (ekzemple aktivumu ankaŭ en via loka muzika sceno), kaj demandu al vi mem ekzemple “ĉu kion mi verkis vere havus valoron se ĝi ne estus en Esperanto? Ĉu mi vere emus aŭskulti tiun kanton se ĝi estus en alia lingvo? Ĉu homoj fiere ludus tiun muzikon al siaj ne-esperantistaj amikoj?”. Kaj ankaŭ ne hezitu kontaktiĝi kun aliaj aktivaj samideanoj ĉar en ĉiu e-o artisto estas ankaŭ muzikŝatanto kiu volonte helpos!

Muziko povas esti kiel vitroŝranko de Esperanto kulturo.

Mi povas imagi ke por iu kiu eble duone interesiĝas pri nia lingvo, ŝancoj pli altiĝas ke ri faru la paŝon ĝin lerni se ri vidas ke aperas multe da novaj albumoj, kaj aliaj artaĵoj, altkvalitaj – tio ja indikas ke nia komunumo estas tre vigla.

Lasi respondon