61-a Internacia Festivalo en Pollando   31.07-7.08.2005   Zakopane
Egalrajteco. Unueco en diverseco.

  [eo] [en] [pl]


Zakopane - Tatry-montaro, rokoj en verda arbaro, nekredeblaj vidindaĵoj kaj multaj aliaj allogaĵoj. Unika loka arkitekturo, folkloro, bonega biero, pura akvo kaj aero, lokaj ŝafaj kaj kapraj fromaĝoj, ŝafaĵo kaj aliaj ebloj bonguste manĝi. Riĉa infrastrukturo de kafejoj, bierejoj kaj vendejoj... Foresto de kuloj!
Ĝuste tial ni renkontiĝos nek en Varsovio, nek en Krakovo, nek en Bjalistoko, sed en Zakopane situanta en la centro de Mezeŭropo, ĉe la slovaka landlimo, proksime de Ĉeĥio, Hungario, Rumanio kaj Aŭstrio, relative proksime de Litovio, Ukrainio kaj Germanio.


Komence en la loko (N 49°18' - E 19°57') estis nur arbarego kaj ĉirkaŭ impone alta montaro. Iom poste - eble iom pli ol iom - aperis tie la homoj kaj kun ili ankaŭ la nomoj.
Oni ne scias, kial iu rigardante la rokojn diris "Tatry" kaj la alia "Zakopane", kio signifas laŭ la pola "Subtere kaŝita". Eble ili ambaŭ ebriiĝis gustuminte memfaritan el la sovaĝaj prunoj alkoĥolaĵon? Tamen la montaranoj fakte trovis proksime ion, ne nur la freŝan aeron kaj sovaĝan naturon, sed ankaŭ ferminaĵon, el feraj produktoj de kiu ili famis en la XVII jarcento en la proksima (du tagoj de la vojaĝo surĉevale) Krakovo.


La unuaj turistoj aperis en Zakopane jam en la komenco de ĝia ekzisto. Varbis ilin la freŝa aero, purega akvo, sovaĝa bela montaro, ĉarma popolo kaj manko de kuloj, sendube! Sed antaŭ ol aperis en Zakopane la unua komputilo pli frue vizitis la urbon Ludoviko Lazaro Zamenhof, kiu okaze de la Krakova UK en 1914 decidis veni al la loko de la 61a IJK por ŝajnas pripensi, ĉu eblas tie organizi la 61-an Internacian Festivalon :)


www.tejo.org/ijk/2005 / ijk@tejo.org / 2005.06.12