Home > Malfermaj alvokoj > Iĝu TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo

Kadre de la Eŭropa Volontula Servo, TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo) invitas vin por iĝi plentempa TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo. Esti volontulo signifas ne nur grave kontribui al la bonfarto de la organizo, sed estas samtempe persona pliriĉiĝo. La volontulo laboras en la koro de la Esperanto-movado – la Centra Oficejo de Universala Esperanto-Asocio kaj TEJO, povas kunlabori pri tre interesaj projektoj (ekz. organizado de aranĝoj, inform-agadoj, kampanioj aŭ evoluigo de interretaj projektoj), partopreni aranĝojn reprezentante TEJO-n kaj kunlabori en la tutmonda medio. EVS estas malferma al junaj kandidatoj kies aĝo estas inter 18 kaj 30 jaroj. La projekto limigas la daŭron de la volontulado al maksimume unu jaro, tiel ebligante al multaj akiri tiujn spertojn. Kiel volontulo vi certe lernos memstare labori kaj povas profundigi viajn spertojn, interalie en la sube menciitaj taskoj.


Ekzemploj el viaj estontaj taskoj estas:

  • reprezentado kaj informado dum kongresoj kaj seminarioj
  • administrado kaj prizorgado de kontaktoj kun eŭropaj kaj neeŭropaj strukturoj kaj organizoj
  • aktiva subtenado de la agado de la estraranoj kaj komisiitoj de TEJO
  • pritraktado de la poŝto (papera kaj reta) de TEJO
  • prizorgado de la TEJO-arĥivo
  • aktiva kunlaboro en la aktualigo de la retpaĝoj kaj la sociretaj kanaloj de TEJO

La ideala kandidato:

  • havu bonan scipovon de Esperanto kaj se ne, montru intereson en lerni la lingvon antaŭ aŭ tuj post la komenco de la volontulado
  • ŝatu administran laboron
  • estu sperta pri komputil-uzado (retpoŝto, interreto, tekstprilaborado, ktp)
  • havu sufiĉan konon pri la junulara Esperanto-movado
  • estu kapabla memstare preni decidojn
  • estu preta aktive kunlabori kun la estraro de TEJO rilate al la ĝenerala funkciado de la organizo
  • havu konojn pri la eŭropaj junularaj strukturoj kaj eŭropaj instancoj
  • neniam antaŭe partoprenis EVS-projekton

Kompreneble, tiuj estas ecoj de la ideala kandidato kaj ni konscias, ke ne facilas ĉiujn ilin plenumi. Krome, inter la elekto kaj komenco de la volontulado estos ankoraŭ sufiĉe da tempo por plibonigi iujn aferojn kaj ankaŭ la taskoj estas interkonsenteblaj. Do ne hezitu kandidatiĝi ankaŭ se vi ne trovas en vi ĉion de ĉi tiu listo!

Vi eklaboros septembre 2017 dum unu jaro, tamen pli frua volontulado estas interkonsentebla laŭ niaj ebloj. Vi ricevos volontulajn poŝmonon kaj manĝmonon kadre de EVS kiu nun egalas al 126 eŭroj semajne. Loĝado estos senpaga, aldone al transporto kiu rilatas al la volontulado. TEJO serĉas minimume du volontulojn por la volontula periodo, se vi estas du kandidatoj kaj nur pretus volontuli kune tamen, vi rajtas kaj bonvenas kandidatiĝi specifante tion en la motivletero.

Kandidatiĝojn sendu retpoŝte al volontulado@tejo.org kun la jenaj dokumentoj enhave, prefere en unu *.zip dosiero kaj sub titolo laŭ la jena formato EVS-2017-alvoko-majo: nomo familia_nomo:

  • vivresumon (priskribantan viajn studojn, kursojn, spertojn movadajn kaj ekstermovadajn, ktp)
  • motivleteron (priskribantan kial vi volas volontuli por TEJO)
  • laŭeble pruvilojn de la supre postulataj kapabloj
  • laŭeble rekomendletero(j)n de ekzemple landa Esperanto-organizo

La limdato por sendi vian kandidatiĝon estas la 31-a de majo. Do, ne maltrafu la ŝancon!


Grave:

Kadre de la Eŭropa Volontula Servo oni povas akcepti nur kandidatojn de Eŭropa Unio aŭ eventuale de jenaj landoj: Rusio, Okcidentaj Balkanoj (Albanio, Bosnio kaj Hercegovino, Kosovo, Montenegro, Serbio), orientaj partnerlandoj de EU (Armenio, Azerbajĝano, Belorusio, Kartvelio, Moldavio, Ukrainio), sudmediteraneaj landoj (Alĝerio, Egiptio, Israelo, Jordanio, Libano, Libio, Maroko, Palestino, Sirio, Tunizio, Turkujo).

Momente TEJO-volontulo devas daŭre labori en la Centra Oficejo en Roterdamo. Civitanoj de Eŭropa Unio kaj Eŭropa Ekonomia Areo povas senprobleme loĝi kaj labori en Nederlando, sed civitanoj el plej multaj aliaj landoj bezonas labor- kaj restadpermeson. Ĉar Nederlando ne disponas de volontulaj vizoj kiel kelkaj aliaj landoj, kaj ĉar la volontula poŝmono ne sufiĉos por laborpermeso, TEJO konsideros tion ĉe la elekto de la volontulo kaj laŭbezone klopodos trovi la necesajn solvojn.

Se vi havas aldonajn demandojn pri la programo ne hezitu kontakti nin per info@tejo.org 

 

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.