Home > TEJO tutmonde > HURA en Komárom – tri nacioj renkontiĝis ĉe la landlimo

Dániel Bakacsi

Antaŭ kelkaj semajnoj ni anoncis sur la interreto la ‘HUngaroj Renkontas Aŭstrojn’ ekskurson. Tial ni elektis la urbon Komárom ĉar ne estis tre malproksime de Budapeŝto kaj de Vieno, sur la bordo de la Danubo kuŝas du urboj : Komárom kaj Komárno. Ilin kunligas la ponto, mem la Esperanto estas ponto inter du nacioj. Aldone la urboj estas interesaj, ili havas multe de vidandaĵojn.

Entute 22 esperantistoj partoprenis. Ni tre ĝojis ke dum tiu sunplena dimanĉo pluraj eksterlandanoj aliĝis al la granda hungara grupo, do ni iĝis trilanda renkontiĝo : Philipp de Aŭstrio, Vlasta kaj Vít de Ĉeĥio.

Antaŭtagmeze ni vizitis la ĉefividindaĵon de Komárom: la kastelon Monostori. Tiu kastelo de György Klapka estas en tre bona stato, ĝi estis tre bele renovigita. ĉi tie ni povintus resti la tutan tagon, sed nur ni havis kelkajn horojn. Ni vidis la iaman ĉevalejon kaj la armilan deponejon. Ĉefe plaĉis al ĉiu la labirinto, ni povis promeni en la kazematoj en preskaŭ plena mallumo. Ili estas pli ol kilometron longaj! La grupo dividiĝis al du grupetoj, ĉiuj „perdiĝis” en aliaj partoj de la kaŝitaj vojoj. La tasko estis provi serĉi la alian grupon! Ni renkontiĝis nur ekstere fine!

Postagmeze ni traiiris la ponton al Komarno. Ĉiuj partoprenantoj estis tre malsataj, nia tasko estis trovi resoracion. Post la tagmanĝo ni promenis en la slovaka urbo : ni vizitis kelkajn monumentojn, vidindaĵon: la placon Klapka, la urbodomon, la placon de Eŭropo, la preĝejon de Sankta Andreo kaj la kastelon de Komarno.

Je la 6a vespere ni reiris al Budapeŝto. Dum la ekskurso la etoso estis bonega, dankon al la partoprenantoj. Ni proponas ankaŭ al aliaj Esperanto grupoj, kluboj, ke faru najbarajn renkontiĝojn! Oni ne devas organizi multe kaj tiaj eventoj povas fortigi la rilatojn internacie, kaj helpi kunlaboron de Esperantistoj.

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.