Home > Aliaj > Homo de spertoj: Francesco Maurelli, nova Komitatano Ĉ

Francesco Maurelli nuntempe estas tre feliĉa homo. Freŝe reveninte de sia nuptovojaĝo, ni kaptis lin por intervjueto pri sia plej nova kaj ĝoja rolo en la vivo: komitataneco Ĉ.

TEJO (intervjuas Stela): Saluton Francesco! Fakte kion faras Komitatano Ĉ? Kial Ĉ?

Francesco: Komitatanoj Ĉ estas elektitaj de la komitato pro specifaj kompetentecoj. Do, male ol reprezenti apartan grupon – ĉu landan sekcion (A), ĉu aron da membroj (B), ĉu aron da simpatiantoj (C) – mia rolo estas alporti miajn spertojn. Efektive mi pensas ke tiu rolo estas pli tauga por mi ol aliaj: mi havas multe da spertoj, kaj en la E-movado, kaj en mia profesia vivo, kaj mi esperas kontribui al la sukceso de la diversaj agadoj de TEJO.

TEJO: Do ne temas pri Ĉokolado…

Francesco: Sed mi ŝatas ĉokoladon!

TEJO: Ah, do tamen estas konekto!

Francesco: Nu, ni povas diri ke ekzistas multaj specoj da ĉokolado, kaj ĉiu estas taŭga por specifa momento. Do, ankaŭ en TEJO estas multaj specoj da aktivuloj kaj homoj, kaj ĉiu povas kontribui 😛

TEJO: Per kio vi volas kontribui pleje? Ĉiu ja havas ŝatkampon.

Francesco: Mi esperantiĝis fine de la jaro 2000, kaj tuj ekaktivis en la E-movado – mi pensas ke ni fakte konatiĝis dum la IJF 2001 😉 En la lastaj dek ses jaroj mi estis aktiva en multaj organizaĵoj en Esperantujo, ekde mia landa sekcio, kaj mia landa asocio, al TEJO, kaj UEA, al diversaj fakaj asocioj, kiel ISAE* kaj TEVA**. Mi havas sperton pri eventorganizado, eventadministrado, financa mastrumado de organizoj, strategia planado, projektmastrumado, ktp. Mi ŝatus kontribui al la kreado de forta TEJO, kiu estas respondeca, havas ambiciajn sed realigeblajn planojn. Mi multe aktivis kaj ankorau aktivas en eksteraj rilatoj, kaj mi pensas ke tiu estas esenca laborkampo por internacia tegmenta organizo.

TEJO: Kiel oni imagu vian nunan laboron kaj kontribuon en TEJO? Ĉu vi proponas agadon? Ĉu vi observas la nunan staton kaj donas konsilojn?

Francesco: Verdire mi ne imagas ĝin draste malsama ol ĝi estis en la pasintaj jaroj. Mi jam estas aktiva en TEJO-KER – Komisiono pri Eksteraj Rilatoj, kaj jam antaŭe observis la diskutojn en la komitata listo kaj laŭeble partoprenis. Mi nun sentas min iom pli rajtigita starigi proponojn kaj aktive esprimi miajn ideojn, sed mi ne vidas fundajn ŝanĝojn. Certe mi estas ĉiam preta doni konsilojn laŭ mia sperto, sed mi ankaŭ konscias ke nepetitaj konsiloj kiuj diras kion aliaj devas aŭ ne devas fari ne estas la plej bonvenaj 😉 Do, mi pensas ke estos miksaĵo inter proponoj, kaj efektiva laboro por realigi kaj kune konstrui.

TEJO: Kio estas via plej kara travivaĵo rilate al la Esperanto-mondo?

Francesco: Certe pluraj, sed se mi devas elekti unu: mi konatiĝis kun Sara [edzino – ed.] en Esperantujo ❤️

TEJO: Do, eble tion estos malfacile superi, sed mi tamen deziras al vi pliajn sukcesojn kaj bonan laboron en la E-movado!

Francesco: Dankon! Mi certe bondeziras al vi la samon 🙂

* ISAE = Internacia Scienca Asocio Esperanta

** TEVA = Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio

One Comment, RSS

  • Stefan MacGill

    says on:
    ĵaŭdo ĵaŭdo 24- 24UTC Marto 2022 at 06:56

    Chu ISAE fakte pluvivas en 2022? Vidu AMO 85

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.