You are here

La unuaj vortoj de la nova volontulino

Mi neniam antaŭe pensis pri esti volontulo, sed malgraŭ tio, la decidon mi faris dum tre mallonga tempo. Tio estos por mi tute nova afero, mi ege volas tion fari, lerni ion novan kaj plu evolui. Pli frue mi faris laborojn specife por junuloj en lernejoj, bibliotekoj ktp. Mia studado ne havas multe da rilato kun la laboro en oficejo, ĉar mi studas polan lingvon, do laboro kiel volontulo en Centra Oficejo estas por mi ideala por ekkoni ankaŭ ion novan pri mi. En mia ĝisnuna aktivado en la Esperanto-movado, en Pola Esperanto-Junularo kaj en la klubo Varsovia Vento, mi okupiĝis ĉefe pri administrado kaj sekretaria laboro. Mi ŝatas tiujn taskojn, do mi pensas, ke mi plenumas ĉiujn postulojn, kiuj estis menciitaj en la alvoko por esti TEJO-volontulo. Tio estas ankaŭ la unua fojo, kiam mi loĝas eksterlande. Mi eĉ ne estis en Nederlando. Mi esperas, ke tio estos por mi facile farebla laboro, kaj se ne, mi certe strebos demandi homojn, kiuj jam faris tion kaj konas eventualajn problemojn de la nova volontulo.