Home > Eventoj > SES 2018 – Somera Esperanto-Studado en Liptovský Mikuláš, Slovakio
14 Julio, 2018
14:00
SOŠ polytechnická, Rekreačné zariadenie Demänovka pri SOŠ polytechnickej Demänovská cesta 669 031 01 - Liptovský Mikuláš, Slovakio

Browse map


Somera Esperanto-Studado (SES) estas unusemajna somera aranĝo organizata ĉiujare de E@I kutime en Slovakio, kies celo estas instrui Esperanton. Matene okazas diversnivelaj kursoj (por kompletaj komencantoj ĝis fluaj parolantoj) kun spertaj instruistoj, posttagmeze okazas prelegoj, ludoj, ekskursoj, danckursoj, ktp., kaj vespere estas divers-stilaj koncertoj. La aranĝo kutime venigas de trideko da landoj 200-250 homojn de ĉiuj aĝoj (ankaŭ multe da junuloj), inkluzive de multaj novuloj, por kiuj ĝi estas la unua kontakto kun la Esperanto-mondo.

SES okazos ĉi-jare en Liptovský Mikuláš, en norda Slovakio, en unu el la plej turismaj regionoj de la lando. Ĝi estas ĉirkaŭata de la belega naturo de Tatroj, la plej alta montaro de Slovakio. SES ne estas teda lernejo, sed bunta aranĝo, kiu plaĉos al ĉiuj, novuloj kaj spertuloj: krom kursoj kun konataj instruistoj estas planataj ankaŭ riĉa kultura programo (koncertoj de famaj kaj malpli konataj artistoj, filmoj, internacia vespero…) kaj ekskursoj al interesaj lokoj.

Por pli da informoj, vizitu la oficialan retejon de la evento.

[youtube https://www.youtube.com/watch?v=lgUpPYfaAXg&w=560&h=315]