Home > Eventoj > Kunveno de Pola Esperanto-Junularo en Varsovio
23 Junio, 2017
11:00
Varsovio, Pollando

La ĉi-jara Kunveno de Pola Esperanto-Junularo okazos de la 23-a ĝis la 25-a de junio en Varsovio. Dum la renkontiĝo ni okupiĝos, kiel kutime, pri la aferoj ligitaj al la organizaĵo – interalie ni elektos la novan estraron kaj planos la sekvontjaran agadon – sed ne mankos tempo por amikumado kaj simpla praktikado de la lingvo.

La detala plano de la Kunveno ankoraŭ ne estas preta. La oficiala parto komenciĝos sabaton, la 24-an de junio, antaŭtagmeze. Pliaj informoj atingeblas ĉe pej@pej.pl

Ni invitas ne nur ĉiujn membrojn de PEJ, sed ankaŭ ĉiujn interesitojn kaj lernantojn de Esperanto!

Pli da informoj ĉe la oficiala retejo de la evento.