Home > Eventoj > KEKSO – Kreema Esperanto Kurso en Herzberg (Harz), Germanio
29 Septembro, 2017
18:00
Herzberg (Harz), Germanio

La Germana Esperanto-Junularo invitas vin al la 22-a KEKSO, aŭ Kreema Esperanto Kurso!

La venonta KEKSO estos organizita samtempe kun la TORPEDO, instruista renkontiĝo de AGEI. KEKSO okazos ekde la vespero de vendredo la 29-a de septembro ĝis la 3-a de oktobro 2017 en Herzberg (Harz).

Eblos kaj tendumi kaj pli komforte dormi en loĝejoj.

Dum KEKSO oni ofertos kurson por komencantoj, en kiu vi povos lerni la esperantan lingvon ekde la unuaj paŝoj.

Kostoj por partoprenontoj, kiuj por la unuan fojon partoprenos al esperanta aranĝo: SENPAGE!

Kostoj por partoprenontoj el eksterlando: SENPAGE!

Kostoj por membroj de GEJ: 30€

Kostoj por nemembroj de GEJ: 45€

La kotizoj inkluzivas tranoktadon en trejnejo kaj ĉiujn manĝojn dum la semajnfino.

Aliĝu jam ekde nun!

Aliĝilo (germane/esperante): https://www.esperanto.de/de/enhavo/anmeldung-zum-kekso-ali%C4%9Do-al-kekso

Ĉefa paĝo kaj priskribo: https://www.esperanto.de/de/enhavo/gej/22-kekso-herzberg