Home > Eventoj > KAEST 2018 en Slovakio
18 Oktobro, 2018
12:00
Modra-Harmónia, Slovakio

KAEST 2018 – Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko okazos de la 18-a ĝis la 21-a de oktobro 2018 en la malgranda slovaka urbeto Modra-Harmónia, nur 30 km de la ĉefurbo Bratislava kaj 90 km de Vieno.

Ĉi-jara ĉeftemo: “Evoluo de paradigmoj en scienco kaj tekniko”

La E@I-teamo invitas vin ĉiujn – ĉu aliĝi kaj prelegi aŭ simple aliĝi kaj ĉeesti en KAEST 2018.
Por ke la faka vivo en Esperanto evoluu!

Kion signifas partopreni en KAEST?
Simple ĝui prelegojn, prezentojn, diskuti pri scienco kaj tekniko, praktike ekzerci, utiligi novakiritajn sciojn.

Pliaj informoj ĉe la oficiala retejo de KAEST 2018.