Home > Eventoj > Somera Esperanto-Studado 2015
11 Julio, 2015
ĝis 2015-07-19
Vysokoškolský internát, Novomeského ul. č. 7, Martin, Slovakio

Browse map


Somera Esperanto-Studado (SES) estas unusemajna somera aranĝo organizata ĉiujare de E@I kutime en Slovakio, kies celo estas instrui Esperanton. Matene okazas diversnivelaj kursoj (por kompletaj komencantoj ĝis fluaj parolantoj) kun spertaj instruistoj, posttagmeze okazas prelegoj, ludoj, ekskursoj, danckursoj, ktp., kaj vespere estas divers-stilaj koncertoj. La aranĝo kutime venigas de trideko da landoj 250 homojn de ĉiuj aĝoj (ankaŭ multe da junuloj), inkluzive de multaj novuloj, por kiuj ĝi estas la unua kontakto kun la Esperanto-mondo.

SES okazos ĉi-jare en norda Slovakio, en la urbo Martin, facile atingebla per publika transporto. SES ne estas teda lernejo, sed bunta aranĝo, kiu plaĉos al ĉiuj, novuloj kaj spertuloj: krom kursoj kun konataj instruistoj estas planataj ankaŭ riĉa kultura programo (koncertoj de famaj kaj malpli konataj artistoj, filmoj, internacia vespero…) kaj ekskursoj al interesaj lokoj, kiel ekzemple la belega Tatra montaro.

Por pli da informoj, vizitu la paĝon ses.ikso.net.